The Caine Mutiny (La ekribelo de la Caine) estas usona milita kaj jurtema filmo de 1954 reĝisorita de Edward Dmytryk kaj produktorita de Stanley Kramer. Temas pri fikcia dramo okazanta en la Usona Ŝiparmeo en Pacifiko dum la Dua Mondmilito, en ĝi stelulas Humphrey Bogart, José Ferrer, Van Johnson, kaj Fred MacMurray. La filmo estis bazita sur la romano The Caine Mutiny, nome ricevinta de la Pulitzer Premio de 1951 verkita de Herman Wouk. Ĝi priskribas la okazaĵojn en fikcia usona minpurigistoj kaj posta milittribunalo pro ekribelo.

The Caine Mutiny
filmo
Originala titolo The Caine Mutiny
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1954, 10 sep. 1954, 24 jun. 1954
Ĝenro milita filmo, procesfilmo, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Franz Planer
Reĝisoro(j) Edward Dmytryk
Produktisto(j) Stanley Kramer
Scenaro Michael Blankfort • Stanley Roberts • Herman Wouk
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto Pacifiko
Muziko de Max Steiner
Rolantoj Humphrey Bogart • José Ferrer • Fred MacMurray • Van Johnson • Tom Tully • E. G. Marshall • Robert Francis • Lee Marvin • Whit Bissell • May Wynn • Arthur Franz • Barry Norton • Claude Akins • James Edwards • Jerry Paris • Steve Brodie • Warner Anderson • Katherine Warren • Herbert Anderson • Dayton Lummis
Produktinta firmao Columbia Pictures
IMDb
vdr

La filmo ricevis nomumojn al Oskar-premioj pro Plej Bonkvalita Filmo, Plej Bonkvalita Aktoro (Bogart), Plej Bonkvalita Duaranga Aktoro (Tom Tully), Plej Bonkvalita Scenaro, Plej Bonkvalita Sonregistraĵo, Plej Bonkvalita Filmeldonado kaj Plej Bonkvalita Sonbendo (Max Steiner).[1] Dmytryk estis nomumita ankaŭ por la premio de la Direktoraro pro Elstara Reĝisora Atingo en Kino. Ĝi estis la dua plej monenspeziga filmo en Usono en 1954.[2]

Notoj redakti

  1. "The 27th Academy Awards (1955) Nominees and Winners". oscars.org. Arkivita el la originalo la 6an de julio 2011. Alirita la 5an de junio 2019.
  2. 'The Top Box-Office Hits of 1954', Variety Weekly, 5a de januaro, 1955

Bibliografio redakti

  • Tino Balio, United Artists: The Company That Changed the Film Industry, University of Wisconsin Press, 1987 p. 145

Eksteraj ligiloj redakti