The Corrs estas irlanda pop-rokmuzika grupo kun kelta influo, kies kvar membroj estas gefratoj.

The Corrs
Persona informo
Okupo
Verkoj Breathless
TTT
Retejo https://www.thecorrsofficial.com/
vdr
The Corrs en jaro 2005

Biografio redakti

La kvar membroj de la grupo estas anoj de la familio Corr, kaj naskiĝis en Dundalk, Graflando Louth, Irlando.

Ilia unua albumo, Forgiven Not Forgotten, miksaĵo de tradicia irlanda muziko kaj popmuziko, plej furoris en Aŭstralio. Plej konataj kanzonoj estas Runaway kaj Forgiven Not Forgotten.

La posta albumo, Talk On Corners estis plej populara en Irlando kaj Anglio. Ĝi interalie enhavas What Can I Do kaj Dreams (prunto el la grupo Fleetwood Mac). Ili atingas la pinton de sia arto per la albumo Unplugged kun veraj instrumentoj kaj polifonia orkestro.

In Blue signas turnopunkton en la stilo de la grupo kiu fariĝas pli popmuzika por adaptiĝi al la usona merkato. Ili kunlaboras kun produktoro Mutt Lange, tiama edzo de kantistino Shania Twain. Ili kune komponas la ŝlagrojn Breathless, Irresistible kaj All The Love In The World.

Borrowed Heaven signas ian revenon al la komenco, post kvar-jara longa paŭzo. La albumo enhavas melankoliajn baladojn (Angel, Long Night...) kaj ĝojplenajn ritmajn kanzonojn, kiel la ŝlagro Summer Sunshine.

Ilia lasta albumo, simple titolita Home, estas omaĝo al kelta folkloro, kiu inspiris ilin, kaj proponas multajn tradiciajn mildajn kaj poeziajn irlandajn kanzonojn, el kiuj du estas kantitaj en la gaela lingvo, Buachaill on Eirne kaj Brid Og Ni Mhaille. Tiu albumo akiris grandan sukceson en Francio, fariĝinte ora disko nur unu monaton post la apero, kaj vendiĝinte en pli ol 340,000 ekzempleroj.

Depost 2005, la grupo paŭzas.

En januaro 2006, la nombro de albumoj venditaj de The Corrs sumas preskaŭ 60 milionojn laŭ the Irish Singles Chart.

Membroj redakti

Andrea Corr redakti

(plennome: Andrea Jane Corr) Naskiĝis la  17-an de majo 1974(nun 1974-05-17) (49‑jara), kanto, irlanda fluto. Ŝi estas la plej juna el la tri fratinoj. Andrea havas belegan voĉon kaj scipovas pianludi. Brun-okula kaj brun-hara, ŝi estis elektita plej bela virino de Irlando en 1999. Ŝi estas la ĉefkantistino de la grupo. Ŝi debutis solo-karieron en 2007 per albumo Ten Feet High. Estas menciinde, ke ŝi ludis rolon de amatino de Juan Perón en la filmo Evita.

Sharon Corr redakti

(plennome: Sharon Helga Corr-Bonnar) Naskiĝis la  24-an de marto 1970(nun 1970-03-24) (54‑jara), Kanto, violono, piano. Ŝi estas la plej aĝa el la tri fratinoj. Kiel ŝia fratino Andrea, ŝi ankaŭ estis elektita plej bela virino de Irlando. Ŝi ludas violonon ekde kiam ŝi estas 6-jara kaj duono. Laborema, ŝi povus instrui violonon.

Caroline Corr redakti

(plennome: Caroline Georgina Corr-Woods) Naskiĝis la  17-an de marto 1973(nun 1973-03-17) (51‑jara), en la Tago de Sankta Patriko, fama festo en Irlando), kanto, drumo, perkutilo, piano, "bodhràn" (tradicia irlanda tamburo). Blu-okula, helbrun-hara, Caroline estas 1.60 m. alta. Ŝi estas la drumisto de la grupo.

Jim Corr redakti

(plennome: James ('Jim') Steven Ignatius Corr) Naskiĝis la  31-an de julio 1964(nun 1964-07-31) (59‑jara), gitaro, klavaroj. Li estas la plejaĝulo de la familio Corr. Jim eklernis gitaron kiam li estis 13-jara. Kiel ĉiuj fratinoj, li ankaŭ frue lernis pianon kiam li estis 4-jara.

Muzikistoj redakti

  • Connor Brady: Gitaro (1998)
  • Anthony Drennan: Gitaro (krom en 1998, anstataŭita de Connor Brady)
  • Keith Duffy: Basgitaro
  • Jason Duffy: Drumo (ekde 2004)
  • Kieran Kiely: Akordiono, Klavaroj (ekde 2004)

Diskografio redakti

  • 1995: Forgiven, Not Forgotten
  • 1996: Live
  • 1997: Talk on Corners
  • 1999: The Corrs MTV Unplugged
  • 2000: In Blue
  • 2001: Best of The Corrs
  • 2002: VH1 Presents: The Corrs, Live in Dublin
  • 2004: Borrowed Heaven
  • 2005: Home
  • 2006: Dreams - The Ultimate Corrs Collection
  • 2007: The Works

Videografio redakti

  • 1999: Live at the Royal Albert Hall
  • 2000: Live at Lansdowne Road
  • 2000: Unplugged
  • 2001: Live in London
  • 2002: The Corrs Best of Clips
  • 2005: All the Way Home

Eksteraj ligiloj redakti