The Crystal Palace

eksa konstruaĵo ĉe Londono, Anglio, konstruita je 1854 el vitro kaj fero, detruita je 1936 de fajro

The Crystal Palace (Kristala Palaco aŭ Vitra Palaco) estis konstruaĵo el gisfero kaj vitro konstruita en la Hyde Park, en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, cele al la Granda Ekspozicio de 1851. Ties plano estis formata per la ĉefa navo kaj flankaj galerioj: ĝi estis 563,25 m x 124,35 m.1[1]

The Crystal Palace
palacoforcejo • pereinta konstruaĵo • spektaklejo • sportejo [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
SituoLondono
- koordinatoj51° 25′ 20″ N, 0° 4′ 33″ U (mapo)51.422294444444-0.075788888888894Koordinatoj: 51° 25′ 20″ N, 0° 4′ 33″ U (mapo)

ArkitektoJoseph Paxton
Arkitektura stiloViktoriana

Finkonstruo1851
Detruo30-a de novembro 1936

The Crystal Palace (Granda Londono)
The Crystal Palace (Granda Londono)
DEC
The Crystal Palace
The Crystal Palace
Lokigo de Granda Londono en Anglio
Map
The Crystal Palace
Vikimedia Komunejo:  Crystal Palace (building) [+]
vdr
La enorma fasado de la Kristala Palaco.
La enorma Kristala Palaco estis konstruita en ĝuste nur naŭ monatoj.

Post la Ekspozicio, la konstruaĵo estis translokigita al apuda distrikto en la sudo de Londono kie ĝi restis ekde 1854 ĝis sia detruo en incendio la 30an de Novembro 1936.

La konstruaĵo estis desegnita de Joseph Paxton en 1851.[2] La koncepto sur kiu inspiriĝis la projekto estis rekte influita per la ampleksa sperto de Joseph Paxton kiel desegnisto kaj konstruisto de forcejoj. La strukturo el fero kaj vitro de tiu konstruaĵo ŝajnis flosi en la aero por la tiamaj spektantoj. Temis pri giganta strukturo tuj falanta pro sia svelteco. Tamen estis tre firma konstruaĵo, laŭ la lastaj tiamaj teknikoj.

Notoj redakti

  1. López César, Isaac (2014). «La aportación estructural del Crystal Palace de la Exposición Universal de Londres 1851.» En rita, nº2, oktobro, 2014, pp. 76-83. rita_ (Revista indexada de textos académicos). Konsultita la 30an de Decembro 2021.
  2. BBC. «Crystal Palace: A History». www.bbc.co.uk Konsultita la 31an de Decembro 2021.

Eksteraj ligiloj redakti