The Dresden Dolls (La Dresdenaj pupoj) estas usona muzika duopo, fondita en Bostono en 2000 far Amanda Palmer (piano k kanto) kaj Brian Viglione (drumo kaj pli malofte gitaro). La paro sin taksas "Breĥta punka kabareda dueto", esprimo elpensita de Amanda Palmer, ĉar ŝi timis ke la komunikiloj taksos ilin per "frazo inkludante la vorton gotiko".

The Dresden Dolls
Amanda Palmer, plektante la brakojn, kaj Brian Viglione, ambaŭ komponas La Dresdenajn Pupojn.
Amanda Palmer, plektante la brakojn, kaj Brian Viglione, ambaŭ komponas La Dresdenajn Pupojn.
Daŭro 2000 - nuntempe aktiva
Ĝenro Sendependa roko, Punko
Oficiala retejo Oficiala Retejo
Muzikistaro

Amanda Palmer
Brian Viglione

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

La tekstoj kaj kantoj far Amanda Palmer, ofte temas pri ĉiutaga rilato inter genroj, kun subtila dozo de ironio; Ili ŝatas "meti sociajn demandojn pere de iliaj tekstoj sen esperi respondojn". Dumtempe ĉiamestas la fona sonora drumo de Brian Viglione, kiu stampis ilian propran ĝenron. Aldone al tiuj du flankoj de ilia grupo, la paro montras profundan artan strebon, helpe de abunda ŝminko kaj aparta vestoj, klamante ilian apartenon al la estetiko de la Vajmara Respubliko kaj ties ikonoj kiel Bertolt Brecht k Kurt Weill.

La nomo estas aludo al la furioza Bombado de Dresdeno dum la Dua Mondmilito kaj la porcelanaj pupoj kiu furoris en tiu urbo en antaŭmilita tempo. La grupo "ŝatis la paralelon inter Dresdeno (malkonstruo) kaj Pupo (tenero, naiveco) ĉar ĝi bone simbolas la dinamismon de nia muziko, kiu foje ŝanĝiĝas en kelkaj sekundoj de infanema flustro al banŝia kriego".

La ekhistorio de la grupo tempas en malfrua 2000, kiam Brian aŭdis Amanda ludi pianon en halovena festo. La ŝpuroj de la kulta grupo estas baldaŭ avide sekvita de ŝatantoj en ĉiuj iliaj koncertoj, en kiuj ili ofte ŝanĝas al teatra sceno, invitante la punblikon partopreni al liaj ekstravagancoj. En 2003, ili aperigas albumon (A is for Accident) kiu estas registrado de iliajn koncertajn seancojn. En 2004 aperas The Dresden Dolls, ilia unua originala albumo, produktita de Martin Bisi (Sonic Youth). La grupmuziko rapide maturiĝas kaj en 2006 Yes, Virginia la novaperinta albumo furoris, impulsigante la paron al la ĉefflua sukceso. La mistera nomo Yes, Virginia... estas poezia referenco al fama letero kiun ricevis la gazeto New York Sun en 1897. Ĝi estis skribita de junulino kiu petis la gazeton ĉu Patro Kristnasko reale ekzistas kaj la redakcio jese respondis en ĝia ĉeftitolo: "Jes, Virginia, ne fidu la skeptikulojn, Patro Kristnasko ekzistas en niaj spiritoj kaj en niaj koroj. Mondo sen patroj Kristnaskoj estus tiel abomeninda kiel mondo sen Virginias. Tiukaze, estus nenia infana kredo, nenia poezio, nenia romanco por igi niajn vivojn tolereblaj."

La Dresdenaj Pupoj estas daŭre aktiva malgraŭ la diversaj flankprojektoj de la du kunuloj (Amanda Palmer daŭrigas soloan karieron propranome kaj Brian Viglione kunlaboras kun multaj artistoj, inkluzivante Nine Inch Nails kaj The World/Inferno Friendship Society.

Diskografio redakti

  • The Dresden Dolls (2003, 8 ft records)
  • A is for Accident (2004, 8 ft records)
  • Yes, Virginia (Aprilo 2006, Roadrunner records)
  • No, Virginia (20-a de majo 2008, Roadrunner records)
  • Maybe, Virginia (Aprilo 2010, Roadrunner records)

Eksteraj ligiloj redakti