The Father (filmo, 2020)

The Father ("La patro") estas franca-brita filmo eldonita en 2020. Ĝi estas reĝisorita de Florian Zeller kaj estas lia unua filmo. La scenaro estas verkita de Zeller kaj Christopher Hampton, adaptita de la teatraĵo de Zeller Le Père. La filmo rakontas pri viro kiu suferas demencon. Ĝi aperis ĉe la Festivalo Sundance 2020, kie ĝi ricevis tre bonajn recenzojn.

The Father
filmo
Originala titolo The Father
Produktadlando Britio · Francio
Originala lingvo angla
Kina aperdato 2020
Ĝenro dramo
Kameraado Ben Smithard
Reĝisoro(j) Florian Zeller
Produktisto(j) David Parfitt • Jean-Louis Livi • Philippe Carcassonne
Scenaro Florian Zeller · Christopher Hampton
Loko de rakonto Civito de Vestminstro
Muziko de Ludovico Einaudi
Ĉefrolantoj Anthony Hopkins · Olivia Colman · Mark Gatiss · Imogen Poots · Rufus Sewell · Olilvia Williams
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo • César Award for Best Foreign Film • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro
IMDb
vdr

Ĉe la Oskar-premioj, aktoro Anthony Hopkins gajnis premion pri plej bona vira aktoro, kaj Zeller kaj Hampton gajnis la premion pri plej bona scenaro. Hopkins ankaŭ gajnis BAFTA-premion pri plej bona vira aktoro, kaj Zeller kaj Hampton gajnis pro la plej bona adaptita scenaro.