The Flintstones ("La ŝtonepokuloj") estas animacia televida serio kiu fantaste priskribas la vivojn de ŝtonepoka laboristo, lia najbaro/plej bona amiko, kaj ties familioj. Ĝi estis elsendita de la 30-a de septembro 1960 ĝis la 1-a de aprilo 1966, fare de la ABC, kaj ĝi estis la unua animacia serio montrita en horarcentra usona televido. La spektaklo estis produktita de Hanna-Barbera.

The Flintstones
animacia televida serio
Originala titolo The Flintstones
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro situacia komedio, fantasta televida serio, comedy television series
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 166
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 30 sep. 1960 – 1 apr. 1966
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr
Tem-kafejo The Flintstones en Agia Napa, Kipro.

La kontinua populareco de la spektaklo restis tre fiksita en sia mikso de modernaj ĉiutagaj aferoj en la etoso de la Ŝtona Epoko.[1][2] The Flintstones estis la finance plej sukcesa ĉeno de animacio dum tri jardekoj, ĝis The Simpsons premieris.[3] En 2013, la gazeto TV Guide rangis The Flintstones kiel la dua Plej Granda Televida Kartuno de Ĉiuj Tempoj (post The Simpsons).[4]

Referencoj redakti

  1. CD liner notes: Saturday Mornings: Cartoons' Greatest Hits, 1995 MCA Records
  2. "Flintstones, The – Season 1 Review", TVShowsOnDVD.com. Kontrolita 25a de Aŭgusto 2010.
  3. "Excavating Bedrock: Reminiscences of 'The Flintstones,'" Hogan's Alley #9, 2000. Arkivita el la originalo je 2013-04-05. Alirita 2017-02-26.
  4. Sands, Rich. TV Guide Magazine's 60 Greatest Cartoons of All Time. TVGuide.com (24-a de septembro 2013).

Literaturo redakti

  • "The Flintstones": The Official Guide to the Cartoon Series, de Jerry Beck, Running Press, 2011.
  • Lehman, Christopher P. (2007), "The Cartoons of 1961-1962", American Animated Cartoons of the Vietnam Era: A Study of Social Commentary in Films and Television Programs, 1961-1973, McFarland & Company, ISBN 978-0786451425 [1] Alirita la 26-an de februaro 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti