The Indian Express

The Indian Express [de INdjan eksPRES] (trad. La barata rapidega [ĵurnalo]) estas barata, ĉiutaga gazeto publikigata de la Express Group. Ĝi estas unu el la plej gravaj kaj influaj gazetoj en Barato. La gazeto estas fama pro sia sentima raportado kaj ĝi ankaŭ estas ricevanto de kelkaj prestiĝaj premioj, kiel la IPI (en 2003, 2006 kaj 2009), Oberoi kaj ISRISAT premioj.

The Indian EXPRESS

emblemo

taggazeto
Periodeco ĉiutaga

Lando Barato
Urbo Nov-Delhio
Ĉandigaro
Kolkato
Puneo
Mumbajo
Ahmadabado
Laknaŭo
Publikigisto Express Group
Ĉefredaktisto Shekhar GUPTA
Establodato 1932
Posedata de Indian Express Limited vd
Lingvoj

angla

Eldonkvanto ~400 000

Retejo www.indianexpress.com
vdr

La gazeton fondis Shri Ramnath GOENKA en 1932. Tiam ĝi havis nur unu eldonon, sed nun ĝi aperas en kelkaj eldonoj.

Vidu ankaŭ redakti