The Killing (Murdo) estas nigra filmo de 1956 reĝisorita de Stanley Kubrick kaj produktorita de James B. Harris.[1] Ĝi estis verkita de Kubrick kaj Jim Thompson kaj bazita sur la romano "Clean Break" de Lionel White. En tiu drama filmo stelulas Sterling Hayden, Coleen Gray, kaj Vince Edwards, kaj aperas ankaŭ Marie Windsor, Elisha Cook Jr., Jay C. Flippen kaj Timothy Carey.[2]

The Killing
filmo
Originala titolo The Killing
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1956, 6 jun. 1956, 27 nov. 1956
Ĝenro heist film, flashback film, nigra filmo, filmo bazita de literatura verko, filma dramo
Kameraado Lucien Ballard
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) James B. Harris
Scenaro Stanley Kubrick • Jim Thompson • Lionel White
Muziko de Gerald Fried
Rolantoj Sterling Hayden • Jay C. Flippen • Marie Windsor • Elisha Cook Jr. • Coleen Gray • Vince Edwards • Ted de Corsia • Timothy Carey • Joe Turkel • Joe Sawyer • Tito Vuolo • Art Gilmore • Dorothy Adams • James Edwards • James Griffith • Franklyn Farnum • Jay Adler
IMDb
vdr

Historio redakti

Ludante ŝakon en Washington Square, Kubrick trafis produktoron James B. Harris, kiu konsideris Kubrick "la plej inteligenta, plej kreiva persono kun kiu mi iam venis en kontakto." Ambaŭ formis la Harris-Kubrick Pictures Corporation en 1955.[3] Harris aĉetis la rajtojn de romano de Lionel White nome Clean Break por 10 000 dolaroj. Harris estis venkinta super United Artists en la aĉeto de rajtoj por la filmo, kiu estis interesita en ĝi kiel la venonta filmo por Frank Sinatra. Ili finfine arigis por financado 200 000 dolarojn por la produktorado.[4] Kubrick verkis la scenaron,[5] sed je sugesto de Kubrick, ili dungis la verkiston de nigraj filmoj Jim Thompson por verki la dialogon por la filmo — kiu iĝis The Killing (1956) — pri detale planita ŝtelo kiu rezultas en malsukceso kaj masakro pro perfido de edzino. En la filmo stelulis Sterling Hayden, kun kiu Kubrick estis impresita en The Asphalt Jungle (1950).[6]

Kubrick kaj Harris translokiĝis al Los-Anĝeleso el Novjorko kaj subskribis kun la agentejo de Sam Jaffe fari la filmon, kiu iĝis la unua longa filmo de Kubrick farita de profesiaj teknikistoj kaj laboristoj. La sindikato en Holivudo asertis, ke ili ne permesos, ke Kubrick estu kaj la reĝisoro kaj la direktoro de fotografio de la filmo, kaj tiel veterana kinisto Lucien Ballard estis dungita por la filmado. Kubrick konsentis rezigni sian salajron por la produktado, kiu estis filmita en ĝuste nur 24 tagoj per buĝeto de 330 000 dolaroj.[7] Li kverelis kun Ballard dum la filmado, kaj en unu okazo Kubrick minacis maldungi Ballard post kameradisputo, spite la fakton ke li estis nur 27-jaraĝa tiam kaj 20 jarojn pli juna ol Ballard.[6] Hayden rememoris, ke Kubrick estas "malvarma kaj distema. Tre mekanika, ĉiam memfida. Mi laboris kun malmultaj reĝisoroj kiuj estas tiom bonaj".[8]

The Killing malsukcesis atingi taŭgan elsendon tra Usono; la filmo faris malmultan monon, kaj estis promociita nur en la lasta minuto, kiel dua filmo post la vakera filmo Bandido! (1956). Kelkaj tiutempaj kritikistoj laŭdis la filmon, kaj rezencisto de Time komparis lian kameralaboron kun tiu de Orson Welles.[9] Nuntempe, kritikistoj ĝenerale konsideras The Killing inter la plej bonkvalitaj filmoj de la frua kariero de Kubrick; lia nelinia rakontado kaj klinika plenumado faris gravan influon en postaj reĝisoroj de krimfilmoj, kiel Quentin Tarantino.

Notoj redakti

  1. "The 100 Best Film Noirs of All Time". Paste. 9a de Aŭgusto, 2015. Alirita la 6an de Marto 2021.
  2. The Killing en American Film Institute Catalog
  3. Duncan 2003, p. 37.
  4. Duncan 2003, pp. 37–8.
  5. Laŭ ekranlisto de The Killing.
  6. 6,0 6,1 Duncan 2003, p. 38.
  7. LoBrutto 1999, p. 115.
  8. Baxter 1997, p. 81.
  9. Duncan 2003, p. 43.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti