The Lights of Zetar

"The Lights of Zetar" [La Lumoj de Zetar] estas la dekoka epizodo de la tria sezono de la usona televidserio Star Trek. Unua elsendo okaziĝis la 31-an de januaro 1969, kaj ĝi estis ripetita la 26-an de aŭgusto 1969. Ĝi estas skribita de Jeremy Tarcher kaj sia edzino Shari Lewis (kiu estis plej konata kiel infana amuzanto), kaj direktita de Herbert Kenwith.

The Lights of Zetar
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Lights of Zetar
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 31 jan. 1969
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Herb Kenwith
Scenaro Shari Lewis
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Memory Alpha
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Bill Blackburn
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Je steldato 5725.3, la federacia stelŝipo "Enterprise" estas survoje al Memory Alpha, nanplanedo kiu estas sidejo de la centra biblioteko de la Federacio. Io simila al ŝtormo ankaŭ moviĝas je granda rapideco al la planedeto. La Enterprise interceptas la ŝtormon, kiu preteriras la ŝildojn de la kosmoŝipo kaj penetras ĝin. La ekspozicio al la ŝtormo tuŝas la nervajn sistemojn de la kosmonaŭtoj, ĉiu laŭ alia maniero. Leŭtenanto Mira Romaine (Jan Shutan), kiu iras por labori al Memory Alpha, svenas pro la efikoj de la ŝtormo. Ĉefkuracisto Leonard McCoy ekzamenas Romaine'n, kiu restas ne respondema escepte per strangaj gruntantaj sonoj.

La ŝtormo iras al Memory Alpha kaj detruas la komputilan kernon de la stacio. Kapitano Kirk, kune kun Scienca oficiro Spock, d-ro McCoy, kaj s-ro Scott iras la stacion por inspekti la difektojn. Dume, Mira havas viziojn de kadavroj ĉe Memory Alpha. La teamo trovas serioze difektitajn la arkivojn de la Memory Alpha, eble neripareble, kaj ĝia personaro morta per cerba hemoragio, krom iu, kiu faras la samajn guturajn bruojn kiel Romaine. Kirk tiam ordonas ke Mira iru al la stacio. Ŝi timas vidi la ĝustan scenon de sia vizio, kaj tiam avertas, ke la ŝtormo revenas.

Skanadoj de la ŝtormo determinas ke ĝi estas fakte grupo de vivoformoj, kaj Kirk provas komuniki kun ili tra la universala tradukilo, sed li ne ricevas respondon. Post avertaj pafoj, Kirk decidas plenan atakon, kaj dum la armiloj frapas la ŝtormon, Romaine ŝajnas reagi en doloro. Scotty, rimarkante tion, petegas ke Kirk ĉesu la atakon. Dum diskuto en la instrukciaĉambro, McCoy raportas ke la cerboluna skemo de Romaine estas ŝanĝita, kaj Spock rivelas ke la nova padrono egalas sensorajn datumojn de la ŝtormo. Ili konkludas ke la eksterteraj vivoformoj provas preni regadon de la korpo de Romaine. Por eviti ĉi tion, ili elpensas planon por permesi al la eksterteranoj preni partajn regadojn kaj tiam submeti ŝin al alta atmosfera premo. Antaŭ ol ili povas meti ŝin en la premkameron, la eksterteranoj finfine eniras en la korpon de Romaine kaj komencas paroli per ŝi, identigante sin kiel pluvivantojn de la longe mortinta planedo Zetar. Ili intencas vivi ilian restantan ekziston per la korpo de Romaine. Kun iom da malfacilaĵo, Scott sukcesas eniri ŝin en la premĉambron, kaj la eksterteranoj finfine estas forpelitaj kaj ŝajne detruitaj.

Kun la fino de la krizo, Spock, McCoy kaj Scott ĉiuj konsentas, ke Romaine povas repreni al si devon, kun nova tasko prizorgi, konservi kaj ripari la arkivojn de Memory Alpha.