The Man from U.N.C.L.E.

The Man from U.N.C.L.E. (La viro el ONKLO) estas usona televidserio pri spionoj[1] produktorita de Metro-Goldwyn-Mayer Television kaj unuafoje elsendita de NBC. Ĝi temas pri sekretaj agentoj, luditaj de Robert Vaughn kaj David McCallum, kiuj laboras por sekreta internacia agentejo de kontraŭspionado kaj leĝo-plifortigo nome U.N.C.L.E. (onklo). La serio premieris en la 22a de septembro, 1964, kaj finkompletiĝis la 15an de januaro, 1968. Tiu serio enkondukis la spi-fikcian furoraĵon televiden, kaj ĉirkaŭ 1966 estis preskaŭ dekduo da imitantoj. Kelkaj epizodoj estis sukcese publikigitaj en kinejoj kiel B filmoj aŭ kiel duoblaj sesioj. Estis ankaŭ similnomaj serio, The Girl from U.N.C.L.E., romano kaj serio de bildliteraturo, kaj de komercaj varoj.

The Man from U.N.C.L.E.
televida serio
Originala titolo The Man from U.N.C.L.E.
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro agada televida serio, espionage television series, crime television series
Aktoroj Robert Vaughn • David McCallum • Leo G. Carroll • Tom Curtis
Muziko de Jerry Goldsmith
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 105
Daŭro sen reklamoj 48
Elsendo
Elsendita 22 sep. 1964 – 15 jan. 1968
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Uzante nur malmultajn ripetitajn rolulojn, la serio allogis grandan nombron de alt-profilaj gastostelulojn. Eroj el la serio estas montritaj en la biblioteko Ronald Reagan Presidential Library kaj en la muzeoj de la Central Intelligence Agency (CIA) kaj aliaj usonaj spiagentejoj. La serio ricevis la premion Ora Globo por la Plej Bonkvalita Televidprogramo en 1966.

Dekomence, la kunkreinto Sam Rolfe deziris lasi la signifon de U.N.C.L.E. ambigue kaj tiel ĝi povus referenci ĉĉu al "Uncle Sam" (onklo Sam: USA) aŭ al Unuiĝintaj Nacioj.[2] Avertoj pri laŭleĝeco fare de la koncerna servo de Metro-Goldwyn-Mayer (MGM) pri la uzado de "U.N." por komercaj celoj rezultis en la klarigo fare de la produktoroj ke U.N.C.L.E. estas akronimo de United Network Command for Law and Enforcement.[3] Ĉiu epizodo havis "dankaverton" al U.N.C.L.E. en la finaj tekstoj.

Notoj redakti

  1. "Sept 22 (Tuesday) "The Man from U.N.C.L.E." Agents of the United Network Command for Law Enforcement shield society from assorted tribulations. 8:30 P.M. on N.B.C." JACK GOULD (August 30, 1964). "SEASONAL SAFARI (upcoming TV season)". The New York Times. Alirita la 23an de aprilo 2019.
  2. Heitland, Jon (1987). The Man From U.N.C.L.E. Book: The Behind-the-Scenes Story of a Television Classic (1st ed.). New York: St. Martin's Press. ISBN 0312000529. p. 14.
  3. Geraghty, Lincoln (2009). Channeling the Future: Essays on Science Fiction and Fantasy Television. Lanham, Maryland: Scarecrow Press. pp. 45-. ISBN 9780810866751. Alirita la 24an de aprilo 2010.