The Mercury Wonder Show

The Mercury Wonder Show for Service Men estis varietea spektaklo de 1943 en la Mercury Theatre, produktita de Orson Welles kaj Joseph Cotten kiel moral-akcela distraĵo por usonaj soldatoj en la Dua Mondmilito.

Afiŝo reklamanta por The Mercury Wonder Show (aŭgusto 1943).

Reĝisorita de Welles, en la spektaklo stelulis Welles ("Orson the Magnificent"), Cotten ("Jo-Jo the Great"), Agnes Moorehead ("Calliope Aggie") kaj Rita Hayworth, kies parto estis poste plenumita de Marlene Dietrich. Ankaŭ Jean Gabin partoprenis en la spektaklo, kiel respondeculo pri bezonataĵo. La spektaklo daŭris ĝis 150 minutoj.

George (Shorty) Chirello, Joseph Cotten, Eleanor Counts kaj Orson Welles[1].


Referencoj redakti

  1. Welles, Orson (16a de novembro, 1943). "The Trunk Murder: Orson the Great summons up corpses". Look. 7 (23): 56, 58–59, 68. p. 58.

Eksteraj ligiloj redakti