"The Naked Time" [La Nuda Tempo] estas la kvara epizodo de la Listo de epizodoj de unua sezono de la usona televidserio de scienca fikcio Star Trek. Verkita de John D. F. Black kaj reĝisorita fare de Marc Daniels, ĝi unue elsendiĝis la 29-an de septembro 1966.

The Naked Time
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Naked Time
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29 sep. 1966
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Marc Daniels • Gene Roddenberry
Scenaro John D. F. Black
Filmita en Paramount Stage 31 • Paramount Stage 32 • Paramount Stage 31 • Paramount Stage 31 • Paramount Stage 31
Loko de rakonto Psi 2000
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Bill Blackburn
IMDb
vdr

Ĉi tiu estis la unua epizodo, en kiu aperis la Vulkana nervo-pinĉo (la nerva pinĉo estis efektive produktita unuafoje en "The Enemy Within", sed "Enemy" estis elsendita semajnon post "La Nuda Tempo".

La epizoda rakonto sekvos en Star Trek: The Next Generation, epizodo "The Naked Now".

George Takei ofte menciis en intervjuoj, ke ĉi tio estas lia preferata epizodo, kaj verkis ĉapitron pri ĝi en sia membiografio.[1]

Intrigo redakti

En la epizodo, stranga sento infektas la ŝipanaron de la "Enterprisehip Enterprise", detruante iliajn inhibojn kiam ili eksploras la planedon Psi 2000. Ili iris tien ĉar la milita setlejo en la planedo ne plu sendas informojn dum monatoj. Ili trovas la setlejanoj mortintaj per strangaj kaŭzoj.

Unu el eksploristoj, Lt. Joe Tormolen, forigas sian protektan kostumon por grateti sian nazon kaj kontaktas strangan ruĝan likvaĵon. Post jam en la kosmoŝipo dum tagmanĝo, Tormolen komencas agi malracie, esprimante malamikecon al aliaj ŝipanoj, kaj minacas leŭtenantojn Suluon kaj Riley'on per tranĉilo. Post en malsanulejo li mortas post sukcesa kirurgio pro siaj vundoj. La infekto atingas aliajn anoj de Enterprise, eĉ Kapitano Kirk kaj Spock. Flegistino Chapel konfesas sian amon por Spock.

McCoy studas sangajn specimenojn de siaj pacientoj kaj akvon de Psi 2000 kaj trovas serumon por reverti la efikojn de infekto, administrante la unuajn dozojn al la komandantoj por permesi ilin alporti la ŝipon reen sub kontrolo.

Referencoj redakti

  1. Peter Anthony Holder (21a de Nnvembro 1994). An Interview with George Takei.