The Old Curiosity Shop

romano (1840–1841) far Karolo Dickens

The Old Curiosity Shop (La antikvaĵejo) estas unu el la du romanoj (la alia estas Barnaby Rudge) kiujn Charles Dickens publikigis kun mallongaj historioj en sia ĉiusemajna seria Master Humphrey's Clock, el 1840 ĝis 1841. Ĝi estis tiom populara ke la legantoj en Novjorko svarmis sur la kajo kiam la ŝipo portanta la finan epizodon alvenis en 1841.[1] The Old Curiosity Shop estis presita en formo de libro en 1841.

The Old Curiosity Shop
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1840
Eldonejo Chapman and Hall
Ĝenro socia kritiko
Loko de rakonto Londono
vdr
The Old Curiosity Shop (supozata antikvaĵejo inspiro de la romano), Londono.

La intrigo sekvas la vivon de Nell Trent kaj de ŝia avo, ambaŭ loĝantoj de The Old Curiosity Shop en Londono.

La reĝino Viktoria legis la romanon en 1841, kaj trovis ĝin "tre interesa kaj saĝe verkita".[2]

Notoj redakti

  1. Garber, Megan. "Serial Thriller". The Atlantic. The Atlantic Media Company. Alirita la 15an de septembro 2019.
  2. "Queen Victoria's Journals". Princess Beatrice's Copies. RA VIC/MAIN/QVJ (W). 5a de marto 1841. Alirita la 15an de septembro 2019.