The Seattle Times estas ĉiutaga ĵurnalo eldonata en Seatlo. Fondite en 1891, ĝi estas la sola granda taggazeto en Seatlo, la plej abonata/vendata en Vaŝintonio, kaj la dimanĉa eldono estas la plej vendata en nordokcidenta Usono. La konkurencinta Seattle Post-Intelligencer estas ekde 2009 nur reta eldonaĵo.

The Seattle Times
emblemo
taggazetogazeto
Komenco 1891 vd
Geografia situo 47° 37′ 9″ N, 122° 20′ 11″ U (mapo)47.619139-122.336437Koordinatoj: 47° 37′ 9″ N, 122° 20′ 11″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Seatlo
The Seattle Times (Vaŝingtonio)
The Seattle Times (Vaŝingtonio)
DEC
The Seattle Times
The Seattle Times
Lokigo de Vaŝingtonio en Usono
Map
The Seattle Times
Posedata de The Seattle Times Company vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

En 1891 fondiĝis kvarpaĝa taggazeto sub la titolo Seattle Press-Times, kaj vendiĝis meze 3 500 ekz-roj tage. En 1896, ĝin aĉetis Alden J. Blethen, instruisto kaj advokato el Majno. Li mallongigis la titolon kaj baldaŭ duobligis la vendotakton. En 1915 la ĉiutaga vendokvanto atingis 70 mil. La familio Blethen ankoraŭ nun posedas la plejmulton el la akcioj en la gazeto; eldonfirmao The McClatchy Company en Sakramento posedas 49,5%. En 2013 la meza vendokvanto de la tagaj numeroj (krom dimanĉo) estis preskaŭ 230 mil ekzempleroj, kaj de la dimanĉa numero pli ol 336 mil. (La dimanĉa numero estas pli multekosta ol la ceteraj, sed ankaŭ havas multe pli riĉan enhavon.

Raportistoj por The Seattle Times ricevis 10 premiojn Pulitzer, plej laste en 2015 pro raportado pri la granda montdekliva glitfalo de 2014 en Oso[1]; en 2012 pro esplorĵurnalismo pri la vaŝintonia rekomendo uzi metadonon kiel sendolorigilon en ŝtataj prizorgejoj por malsanuloj kaj maljunuloj[2]; kaj en 2010 pro ampleksa raportado pri la mortigo de kvar policanoj en kafejo en Lakewood (antaŭurbo de Takomo) kaj la sekva serĉado kaj pafmortigo de la murdinto, Maurice Clemmons.[3]

Referencoj redakti

La artikolo estas bazita sur la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti