The Untouchables (La netuŝebluloj) estas usona krim-drama televidserio kiu estis elsendita de 1959 ĝis 1963 pere de la kanalreto ABC, produktorita de Desilu Productions. Bazita sur la memorlibro samnoma de Eliot Ness kaj Oscar Fraley, ĝi faras fikcion el la spertoj de Ness kiel federacia registara agento en la epoko de la Prohibicio en Usono, luktanta kontraŭ krimo en Ĉikago en la 1930-aj jaroj kun la helpo de speciala teamo de agentoj elstaraj pro sia kuraĝo, morala karaktero, kaj nekoruptebleco, kromnomitaj La netuŝebluloj. La libro inspiris poste ankaŭ filmon en 1987 (ankaŭ nomita The Untouchables) fare de Brian De Palma, kun scenaro de David Mamet, kaj dua, malpli sukcesa televidserio en 1993.

The Untouchables
televida serio
Originala titolo The Untouchables
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro film based on books
Reĝisoro Walter Grauman
Aktoroj Robert Stack • Abel Fernandez • Nicholas Georgiade • Paul Picerni • Steve London • Bruce Gordon • Neville Brand
Muziko de Nelson Riddle
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 119
Elsendo
Elsendita 15 okt. 1959 – 21 maj. 1963
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr
Robert Stack kiel Eliot Ness kun Gloria Talbott, 1962.

La aktoro Robert Stack estis ikona bildo de la serio.