The Who

angla rokmuzika grupo

The Who (La Kiuj) estas angla rok-bando formita en 1964. Ĝia klasika personaro konsistis el ĉefkantisto Roger Daltrey, gitaristo kaj kantisto Pete Townshend, basgitaristo John Entwistle, kaj drumisto Keith Moon. Ili estas konsiderataj unu el la plej influaj rok-bandoj de la 20a jarcento, kaj ili vendis ĉirkaŭ 100 milionojn da diskoj tutmonde kaj tenis bonan reputacion por siaj koncertaj spektakloj kaj studiverkaro.

The Who
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Roger Daltrey and Keith Moon backstage in 1967
Roger Daltrey (maldekstre) kaj Keith Moon, 1967
John Entwistle backstage with a bass guitar
John Entwistle en 1967
Roger Daltrey singing on stage
Kiam the Who turneis por Tommy, la sceneja aspekto de Daltrey estis ŝanĝita kaj inkludis longan hararon kaj malfermajn jakojn.[1]
The Who live in Charlotte, North Carolina, 1971
The Who ĉe Coliseum, Charlotte, Norda Karolino, 20a de Novembro 1971.[2]
The Who playing live
The Who ĉe Ernst-Mercke-Halle, Hamburgo, 12a de Aŭgusto 1972.[3]
Keith Moon behind a drumkit
Keith Moon en 1975.

Kariero redakti

The Who disvolviĝis el pli frua grupo, nome Detours, kaj establis sin kiel parto de poparto kaj de la movado mod, kiu interesiĝis pri la mem-detrua arto ekzemple pere de detruado de elektraj gitaroj kaj drumoj dum koncerto. Ili unua simplaĵo kiel the Who, "I Can't Explain", atingis la rangon inter la dek pintaj en la listo de Unuiĝinta Reĝlando, sekvate de serio de simplaĵoj kiel "My Generation", "Substitute" kaj "Happy Jack". En 1967, ili ludis en la Montereja Festivalo kaj publikigis la usonan sukcesan simplaĵon "I Can See for Miles", dum ili turneis etende. La kvara albumo de la grupo, nome la rok-opero Tommy de 1969, inkludis la simplaĵon "Pinball Wizard" kaj estis ege sukcesa kaj inter kritikisto kaj komerce. Koncertaj aperoj en la festivaloj de Woodstock kaj de la Insulo Wight, kun la koncerta albumo Live at Leeds, cementis ilian reputacion kiel respektitaj rok-uloj. Kun iliaj sukcesoj venis pliiĝanta premo sur la ĉefa kantoverkisto Townshend, kaj la sekvo de Tommy, nome Lifehouse, estis forlasita. Kantoj el tiu projekto formis en 1971 la diskon Who's Next, kiu inkludis la sukcesan "Won't Get Fooled Again". La grupo publikigis la albumon Quadrophenia en 1973 kiel celebro de ilia radikoj mod, kaj tio rezultis en la kinadaptaĵo de Tommy en 1975. Ili plue turneis al granda publiko antaŭ duon-retiriĝi el koncertaj aperoj fine de 1976. La publikigo de Who Are You en 1978 estis superita de la morto de Moon tuj poste.

Kenney Jones anstataŭis Moon kaj la grupo pluigis agadon, publikigis filmadaptaĵon de Quadrophenia kaj la retrorigardan dokumentan filmon The Kids Are Alright. Post Townshend laciĝis pro tiom da turneo, la grupo disiĝis en 1982. The Who porokaze re-formiĝis por koncertaj aperoj kiel por Live Aid en 1985, por 25a jariĝo en la turneo de 1989 kaj turneo de Quadrophenia en 1996–1997. Ili pluigis regulan turneon en 1999, kun la drumisto Zak Starkey. Post la morto de Entwistle en 2002, planoj por nova albumo estis prokratistaj. Townshend kaj Daltrey pluis kiel the Who, publikigis Endless Wire en 2006, kaj plue ludis koncerte regule.

La ĉefaj kontribuoj de The Who al la rok-muziko estas la disvolvigo de la amplifilo Marshall, de grandaj sonsistemoj, uzado de sintezilo, la ĉefaj ludostiloj de Entwistle kaj Moon, la akompano kaj povega kordogitara tekniko de Townshend, kaj la disvolvigo de la rok-opero. Ili estas citataj kiel influo por bandoj de metal-roko, punk-roko kaj mod, kaj iliaj kantoj ankoraŭ ricevas regulan aŭdadon.

Bandanoj redakti

Nunaj membroj redakti

  • Roger Daltrey – ĉefa kaj akompana voĉaro, ritma gitaro, harmoniko, frap-instrumentoj (1964–nune)
  • Pete Townshend – ĉefa kaj ritma gitaro, ĉefa kaj akompana voĉaro, klavaro (1964–nune)

Iamaj membroj redakti

  • John Entwistle – basgitaro, kornoj, klavaro, ĉefa kaj akompana voĉaro (1964–2002; sia morto)
  • Keith Moon – drumoj, ĉefa kaj akompana voĉaro (1964–1978; sia morto)
  • Kenney Jones – drumoj (1978–1988)

Nunaj turneaj muzikistoj redakti

  • Zak Starkey – drumoj, frap-instrumentoj (1996–nune)
  • Simon Townshend – gitaro, akompana voĉaro (1996–97, 2002–nune)
  • Jon Button – basgitaro (2017–nune)
  • John Corey – klavaro, akompana voĉaro (2012–nune)
  • Loren Gold – klavaro, akompana voĉaro (2012–nune)
  • Frank Simes – klavaro, akompana voĉaro, muzika direktoro (2012–nune)[4]

Iamaj turneaj muzikistoj redakti

  • Pino Palladino – basgitaro (2002–2016)
  • John "Rabbit" Bundrick – klavaro, akompana voĉaro (1979–1981, 1985–2011)
  • Tim Gorman – klavaro, akompana voĉaro (1982)
  • Simon Philips – drumoj (1989)
  • Steve "Boltz" Bolton – gitaro (1989)
  • Jody Linscott – frap-instrumentoj (1989–1997)
  • Jon Carin – klavaro, frap-instrumentoj (1996–1997)

Diskaro redakti

Studialbumoj redakti

  • My Generation (1965)
  • A Quick One (1966)
  • The Who Sell Out (1967)
  • Tommy (1969)
  • Who's Next (1971)
  • Quadrophenia (1973)
  • The Who by Numbers (1975)
  • Who Are You (1978)
  • Face Dances (1981)
  • It's Hard (1982)
  • Endless Wire (2006)

Notoj redakti

  1. Marsh 1983, p. 344.
  2. Neill & Kent 2009, p. 294.
  3. Neill & Kent 2009, p. 307.
  4. "Current touring band". The Who (oficiala retejo). Arkivita el la originalo en 15a de Marto 2015. [1] Alirita la 12an de Julio 2018.

Bibliografio redakti

  • Marsh, Dave (1983). Before I Get Old: The Story of The Who. Plexus Publishing Ltd. ISBN 978-0-85965-083-0.
  • Neill, Andrew; Kent, Matthew (2009). Anyway Anyhow Anywhere: The Complete Chronicle of The Who 1958–1978. Sterling Publishing. ISBN 978-0-7535-1217-3.

Vidu ankaŭ redakti