The Yardbirds estas angla rokbando, formita en Londono en 1963. La ĉefa kerno de la grupo estas la kantisto kaj ludisto de harmoniko Keith Relf, la drumisto Jim McCarty, ritmogitaristo/basisto Chris Dreja kaj basisto/produktoro Paul Samwell-Smith. La bando estas konata ĉar startigis la karierojn de tri el la plej famaj gitaristoj el rok-muziko, nome Eric Clapton, Jimmy Page kaj Jeff Beck, ĉiuj el kiuj rangis en la pintaj kvin sukcesoj de la listo de la gazeto Rolling Stone pri la 100 plej grandaj gitaristoj.[1] La bandon atingis serion de sukcesoj laŭlonge de la mezo de la 1960-aj jaroj, kiel "For Your Love", "Heart Full of Soul", "Shapes of Things" kaj "Over Under Sideways Down".

The Yardbirds
Persona informo
TTT
Retejo http://www.theyardbirds.com
vdr
Spuroj de manoj de la vivantaj membroj de Yardbirds ĉe Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo. Maldekstre dekstren: Page, Beck, Dreja, McCarty, Clapton.

The Yardbirds plilarĝigis sian gamon al popo, kaj pioniris al psikedela rokmuziko kaj al komenca ŝtonroko; kaj kontribuis al multaj plibonigoj de elektra gitaro en la mezo de la 1960-aj jaroj, kiel mikrofon-klupado, distordo kaj fuzztone. La influo de la bando kaj sur la muziko de la tempo kaj sur la estontaj ĝenroj estis granda, kaj ili inspiris amason de imitantoj kiaj Count Five kaj The Shadows of Knight.[2] Kelkaj rok-kritikistoj kaj historiistoj konsideras ke la Yardbirds ege kontribuis al, se ne inventis, "la nasko de la psikedela rokmuziko"[3] kaj semis la semojn de punko, progresiva roko kaj metalroko, inter aliaj ĝenroj.[4][5] Post la disiĝo de la bando en 1968, Relf kaj McCarty formis la grupon Renaissance kaj la gitaristo Jimmy Page formis tion kio poste iĝis Led Zeppelin.

La bando estis metita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1992.[6] Ili estis metitaj kiel No. 89 en la listo de la gazeto Rolling Stone de "100 plej Grandaj Artistoj el ĉiuj tempoj", kaj rangis en la No. 37 en la listo de la televida kanalo VH1 por 100 Plej Grandaj Artistoj de Metalroko.[7][8]

The Yardbirds re-formiĝis en la 1990-aj jaroj, kun la drumisto Jim McCarty kaj la ritmogitaristo/basisto Chris Dreja kiel nuraj originalaj membroj de la bando. Dreja lasis la bandon en 2012, lasante McCarty kiel la nura originala membro de la bando en la ĉefa linio.

Notoj redakti

  1. "100 Greatest Guitarists". Rolling Stone. [1] Alirita la 8an de Julio 2018.
  2. Bangs, Lester (1987). Psychotic Reactions and Carburetor Dung. https://books.google.com: Random House. pp. Part One: Psychotic Reactions and Carburetor Dung, a tale of these times. ISBN 978-0-8041-5016-3.
  3. Power, Martin (2014). Hot Wired Guitar: The Life of Jeff Beck. https://books.google.com/: Omnibus Press. ISBN 978-1-78323-386-1.
  4. Bangs, Lester (1987).
  5. "The Yardbirds Biography". Rolling Stone. [2][rompita ligilo] Alirita la 8an de Julio 2018.
  6. "The Yardbirds: inducted in 1992". The Rock and Roll Hall of Fame and Museum. [3] Alirita la 8an de Julio 2018.
  7. VH1: '100 Greatest Hard Rock Artists': 1–50. VH1: Rock on the Net. [4] Alirita la 8an de Julio 2018.
  8. Tyler, Steven. "The Yardbirds: 100 Greatest Artists of All Time". Rolling Stone. Alirita la 26an de Aprilo 2012.

Bibliografio redakti

  • Bob Brunning (1986) Blues: The British Connection, London: Helter Skelter, 2002, ISBN 1-900924-41-2
  • Dick Heckstall-Smith (2004) The safest place in the world: A personal history of British Rhythm and blues, Clear Books, ISBN 0-7043-2696-5 – First Edition : Blowing The Blues – Fifty Years Playing The British Blues
  • Christopher Hjort Strange brew: Eric Clapton and the British blues boom, 1965–1970, foreword by John Mayall,Jawbone (2007)ISBN 1-906002002
  • Paul Myers: Long John Baldry and the Birth of the British Blues, Vancouver 2007 – GreyStone Books
  • Harry Shapiro Alexis Korner: The Biography, Bloomsbury Publishing PLC, London 1997, Discography by Mark Troster
  • Yardbirds (John Platt, Chris Dreja, Jim McCarty) Sidgwick & Jackson, 1983. ISBN 0-283-98982-3.
  • Yardbirds : The Ultimate Rave-Up (Greg Russo) Crossfire Publications, 1997. ISBN 0-9648157-8-8.
  • The Yardbirds (Alan Clayson) Backbeat Books, 2002. ISBN 0-87930-724-2
  • Hot Wired Guitar: The Life of Jeff Beck (Martin Power) Omnibus Press, 2014 ISBN 978-1-78323-386-1
  • Psychotic Reactions and Carburetor Dung (Lester Bangs, edited by Greil Marcus) Random House, 1987 ISBN 978-0-8041-5016-3