Thea von Harbou

germana aktorino (1888-1954)

Thea Gabriele von HARBOU (naskiĝinta la 27-an de decembro 1888 en Döhlau-Tauperlitz, mortinta la 1-an de julio 1954 en Berlino) estis germana verkistino de romanoj kaj scenaroj, reĝisorino kaj aktorino teatra.

Thea von Harbou
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1888 (1888-12-27)
en Tauperlitz
Morto 1-an de julio 1954 (1954-07-01) (65-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Mortokialo morto per falo
Tombo Friedhof Heerstraße
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta Germanio
Familio
Frat(in)o Horst von Harbou
Edz(in)o Fritz Lang • Rudolf Klein-Rogge
Amkunulo Ayi Tendulkar
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoverkisto • sciencfikcia verkisto • filmaktoro • teatra aktoro
vdr

Vivo redakti

La filino de forstisto frekventis la gimnazion Luisenstift en Radebeul-Niederlößnitz kaj baldaŭ provis verki. Ŝia komenciĝo aktora estis ĉe en 1906 en Düsseldorf ĉe la dramteatrejo. Poste ŝi laboris kiel salona damo kaj unua amantino teatre en Vajmaro (1908–10), Chemnitz (1911–12) kaj Akeno (1913–14). Post sukceso de la romano Die nach uns kommen (1910) kaj de la kiĉaj-naciemaj noveloj Der Krieg und die Frauen (1913) kaj Deutsche Frauen (1914) ŝi ekskluzive verkistinis. Ekde 1917 ŝi vivis en Berlino kaj skribis por Joe May la unuan filscenaron de Die Liebe von Hette Raimond. Ĉe la firmao May-Film GmbH ŝi ekkunlaboris en 1918 kun Fritz Lang, por kiu ŝi inter 1922-33 (plurfoje laŭ la intrigoj de ŝiaj romanoj!) verkis ĉiujn scenarojn. Krome ŝi laboris por Joe May, F. W. Murnau, Carl Th. Dreyer kaj Arthur von Gerlach. Post la elmigro de Lang en 1933 post la potencakiro de la nazioj ŝi tamen restis en Germanlando kaj restis ĝis la fino de la Dua mondmilito unu el la plej laboriozaj scenarisoj. Post 1945 ŝi ne plu havis iun sukceson rimarkindan.

Graveco redakti

En siaj romanoj Harbou rezignas pri psikologiaj kaj karakteraj detaligaĵoj preferante rakontadon bombastan kaj patosan pri la animstatoj. Gravu ankaŭ intrigosekvo kaptanta. Plej gravis ŝia laboro kiel scenaristino. Ŝi treege influis la fantaziajn, legendajn kaj monumentalajn farojn de la silentaj filmj de Fritz Lang. La kritiko de la laboraĵoj de Harbou en mapaproba maniero fare ĉefe de francaj filmpublicistoj ne justas kaj neniam de Lang subtenitis: Harbou ja estas ankaŭ la aŭtorino de M (1931), la plej bona filmo de Lang en Eŭropo. Post 1933 Harbou respondecis pri realismon malŝatantaj filmoj de la Nazia Germanio, kiuj estis plenaj de patoso. Fakte tio estis laŭ la gusto de ŝi.

Ŝia lerto tradki intrigojn en la bildan lingvon de filmoj bonege senteblas ĉe filmigoj de literaturaĵoj. Sed mankas la kreado de aŭtentikaj homoj kaj problemoj, kaj en la romanoj kaj en la scenaroverkado. Harbou tre gravis por la evoluo de la germana filmo tamen.

Aliaj verkoj redakti

Romanoj redakti

  • Der unsterbliche Acker, 1915
  • Die Flucht d. Beate Hoyermann, 1916
  • Das ind. Grabmal, 1917 (scenaro 1921)
  • Adrian Drost u. s. Land, 1918
  • Das Haus ohne Türen u. Fenster, 1920
  • Das Nibelungenbuch, 1921 (scenaro 1924)
  • Metropolis, 1926, (scenaro 1926)
  • Spione, 1926,
  • Die Frau im Mond, 1929 (scenaro 1929)
  • Du bist unmöglich, Jo, 1931
  • Aufblühender Lotos, 1941
  • Gartenstraße 64, 1952

Aliaj scenaroj redakti

  • Die hl. Simplicia, 1920
  • Das wandelnde Bild, 1920 (kun F. Lang)
  • Der müde Tod, 1921 (kun F. Lang)
  • Der brennende Acker, 1922 (kun W. Haas kaj A. Rosen)
  • Dr. Mabuse, 1922
  • Phantom, 1922
  • Die Austreibung, 1923
  • Michael, 1924 (kun C. Th. Dreyer)
  • Zur Chronik v. Grieshuus, 1925
  • Spione, 1928
  • Das Testament d. Dr. Mabuse, 1933
  • Der alte u. d. junge König, 1935 (kun R. Lauckner)
  • Ein idealer Gatte, 1935
  • Der Herrscher, 1937 (kun C. J. Braun)
  • Der zerbrochene Krug, 1937
  • Verwehte Spuren, 1938 (kun F. Lützkendorf kaj V. Harlan)
  • Hurra! Ich bin Papa, 1939
  • Annelie, 1941
  • Die Gattin, 1943
  • Via mala, 1945
  • Dr. Holl, 1951
  • Dein Herz ist meine Heimat, 1953

Fonto redakti

Burgmer, Rolf, "Harbou, Thea Gabriele von" in: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), S. 645-646 Surreta versio