Eble vi serĉis komerciston Theo van Gogh.

Theo van GOGH [Teo van Ĥoĥ] (la 23-a de julio 1957 - la 2-a de novembro 2004) estis nederlanda reĝisoro, televidisto kaj kolumnisto. Van Gogh estis konata nerasista kritikanto de islamo. La konata pentristo Vincent van Gogh estis prapraonklo lia.

Theo van Gogh
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1957 (1957-07-23)
en Hago
Morto 2-an de novembro 2004 (2004-11-02) (47-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo • pikvundo vd
Mortigita de Mohammed Bouyeri vd
Religio ateismo vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Amsterdamo • Montessori Lyceum Amsterdam vd
Familio
Patro Johan van Gogh vd
Patrino Anneke van Gogh vd
Infanoj Lieuwe van Gogh vd
Parencoj Theo van Gogh • Henk Vonhoff vd
Profesio
Okupo televida prezentisto • programdirektisto • kolumnisto • filmreĝisoroaktorofilmproduktoroverkistoprezentistoscenaristo • blogisto • ĵurnalisto • filmaktoro • radio-prezentisto • televida reĝisoro • televida produktoro • filmmuntisto • televida aktoro • aktivulo vd
Aktiva dum 1982–2004 vd
Verkado
Verkoj Submission vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Van Gogh naskiĝis en Hago. Post ĉeso de sia studo pri juro li iĝis reĝisoro. Lia debuto estis Luger (1981). Pro la filmoj Blind Date kaj In het belang van de staat li ricevis Oran Bovidon, la plej gravan nederlandan filmpremion. Kiel aktoro li rolis interalie en De noordelingen (1992). Krome li laboris por televido kaj verkis provokemajn kolumnojn.

Unu el la lastaj filmoj kiujn faris Van Gogh estis Submission, provokocela mallonga filmo laŭ scenaro de liberala somalidevena parlamentanino Ayaan Hirsi Ali pri turmentado de virinoj en islama kulturo. Ĝi vidigas torturitajn virinojn en travideblaj vestaĵoj; arabaj tekstoj el la Korano kiuj estas negativaj por virinoj estas kaligrafitaj sur ilia haŭto. Post la elsendo de la filmo televide, ambaŭ Van Gogh kaj Hirsi Ali ricevis mortminacojn.

Antaŭ sia morto li sin okupis pri filmo pri murdita nederlanda politikisto Pim Fortuyn.

Van Gogh murdiĝis per sep pafoj kaj du tranĉpikoj matene je la 2-a de novembro 2004 en homplena strato en la centro de Amsterdam. La poste kondamnita murdinto estis 26-jara amsterdamano kun nederlanda-marokana civitaneco ligita je terorismaj organizaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti