Christian Matthias Theodor MOMMSEN [teodor momsen] (naskiĝis la 30-an de novembro 1817 en Garding; mortis la 1-an de novembro 1903 en Charlottenburg) estis germana historiisto kaj juristo. La filologo Tycho Mommsen estis lia frato.

Theodor Mommsen
Nobel-premiito
Persona informo
Theodor Mommsen
Naskonomo Christian Matthias Theodor Mommsen
Naskiĝo 30-an de novembro 1817 (1817-11-30)
en Garding, Ŝlesvigo
Morto 1-an de novembro 1903 (1903-11-01) (85-jaraĝa)
en Charlottenburg
Tombo Dreifaltigkeitskirchhof II vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj latinaantikva grekagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioŜlesvigo vd
Alma mater Universitato de Kilo • Christianeum Hamburg vd
Partio Nacia Liberala Partio • Liberal Union • Germana Progrespartio vd
Memorigilo Theodor Mommsen
Familio
Patro Jens Mommsen vd
Gefratoj Tycho Mommsen • August Mommsen vd
Edz(in)o Maria Auguste Mommsen vd
Infanoj Karl Mommsen • Marie Mommsen • Konrad Mommsen • Ernst Mommsen • Hans Georg Mommsen • Wolfgang Mommsen • Lisbet Mommsen vd
Parencoj Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff • Tycho von Wilamowitz-Moellendorff • Wolfgang Mommsen vd
Profesio
Okupo historian of classical antiquity • numismato • juristoĵurnalisto • historiisto de juro • verkisto • universitata instruisto • politikisto • epigrafisto • klasikisto • classical archaeologist • historiisto • germanisto vd
Laborkampo historiosciencohistoriojurisprudencoklasika filologioGrek-romia antikvo vd
Aktiva en BerlinoLeipzig • Geographical region of Italy • Francio vd
Verkado
Verkoj Historio de Romio ❦
Corpus Inscriptionum Latinarum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mommsen, kiu estas konsiderata unu el la plej gravaj historiistoj kaj filologoj de la 19-a jarcento, gajnis grandan renomon pro siaj esploroj pri la Romia Regno. El liaj proksimume 1500 verkoj plej elstaras la tri-voluma Römische Geschichte (Romia historio, 1854-55), pro kiu li en la jaro 1902 gajnis la Nobelpremion pri literaturo pro "la plej granda vivanta majstro de la arta historia verkado, kun speciala referenco al lia monumenta verko, Historio de Romo",

Theodor Mommsen

Per sia kolektaĵo Corpus inscriptionum Latinarum (ekde 1863) li esence kontribuis al la evoluigo de la moderna epigrafiko. Liaj verkoj Römisches Staatsrecht (Romia ŝtatjuro, 3 vol., 1871-88) kaj Römisches Strafrecht (Romia kriminala juro, 1899) pritraktas la Romian ŝtaton el la vidpunkto de juristo.

La politike liberala Theodor Mommsen de 1881 ĝis 1884 estis membro de la germana parlamento Reichstag.

Ekde 1867 li estis honora membro de Hungara Scienca Akademio.