Theodor Oberländer

germana politikisto

Theodor OBERLÄNDER (naskiĝinta la 1-an de majo 1905 en Meiningen, mortinta la 4-an de majo 1998 en Bonn) estis germana politikisto.

Theodor Oberländer
Persona informo
Theodor Oberländer
Naskiĝo 1-an de majo 1905 (1905-05-01)
en Meiningen
Morto 4-an de majo 1998 (1998-05-04) (93-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Poppelsdorfer Friedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de KönigsbergMunkena universitatoHumboldt-Universitato en BerlinoHamburga universitato vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista PartioKristandemokrata Unio de GermanioLibera Demokrata Partio • All-German Bloc/League of Expellees and Deprived of Rights vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • universitata instruisto • terkultivistomilitisto vd
Laborkampo politikonaziismo vd
Aktiva en MunkenoBonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dokumento de KGB kontraŭ Oberländer.

Vivo redakti

Post la frekvento de la gimnazio en Meiningen Oberländer, ano de la junurala movado Bündische Jugend, studis en Munkeno, Hamburgo kaj Berlino agrikultursciencojn (doktoriĝo en 1929). Poste li studis en Berlino kaj Kenigsbergo ekonomikon politikan (doktoriĝo en 1930). Studvojaĝoj pri agrokultivadoj kaj fonoj sociaj-kulturaj gvidis lin en la Kaŭkazon, en Ĉinion, en Japanion, en Kanadon, en Usonon kaj en Turkion.

Kariero en Nazia Germanio redakti

Oberländer, kiu partoprenis en 1923 Hitler-puĉon membriĝis al NSDAP en la 1933-a jaro. Ekde 1933/34 li estris la Instituton pri orienteŭropa ekonomio ĉe la Universitato de Kenigsbergo kaj docentis paralele pri agrikulturo en Dancigo ĉe la Teknika Altlernejo. Krome li gvidis la ligon Bund Deutscher Osten (DBO) kaj la orientprusia buroo de la Asocio de germaneco fremdlande (Vereinigung für das Deutschtum im Ausland - VDA). Por DBO kaj VDA Oberländer instalis novaĵservon por helpi la etnajn germanojn en Orienta Eŭropo unuigante en unika maniero informojn sekretservajn, sciencajn kaj politikajn. Laŭ lia vidpunkto la agrarscienco en la orienteŭropaj landoj kun la helpo de germanaj fakuloj profunde reformiĝu por solvi la problemojn ligitajn al troloĝateco. Lia kariero finitis radikaliĝo de la planoj de la nazioj koncerne Orientan Eŭropon kiel ankaŭ la enfiltriĝo de SS-anoj en ĉiuj sferoj.

Intrigo farita de la goviestro Erich Koch kaj de Gestapo kostis al li ĉiujn oficojn en VDA kaj BDO kaj la profesoran katedron en Kenigsbergo en 1937. Oberländer trovis rifuĝon ĉe la ĉefo de la kontraŭspionadaj taĉmentoj, admiralo Wilhelm Canaris. Li peris al Oberländer katedron en Greifswald kaj dungis lin kiel fakulon pri Orienta Eŭropo. Por li Oberländer projektis en 1940 (post la profesoriĝo en Prago pri politikaj sciencoj) la establon de la taĉmento de libervolaj etnaj germanoj de Ukrainio nome Nachtigall kaj en 1942 la germanan-kaükazan specialan brigadon Bergmann. Liaj pozitivaj spertoj kune kun kritiko pri la nacisocialisma okupado - Oberländer favoris liberigon de orienteŭropaj popoloj de la komunisma jugo sed ege kontraŭis novan opreson fare de nazioj - legeblas en ses memorandoj. Ili respondis pri lia tuja retirigo de ĉiuj oficoj, kion Heinrich Himmler mem ordonis.

En marto de 1945 Oberländer ekestis intertraktanta oficiro en la stabo de Andrej Andrejeviĉ Vlasov dum kio li tre lerte ekstradiciis plurajn milojn da soldatoj al la Usona armeo savante liajn vivojn.

Agado postmilita redakti

Post la malliberigo el usona kaptiteco en 1946 Oberländer deĵoris kiel agrikultura konsilisto kaj faris neoficiale por la usonaj sekretaj servoj studojn pri Orienta Eŭropo kaj giaj kontraŭstalinismaj fortoj.

La konvinkita kontraŭkomunisto Oberländer membriĝis unue al la Libera Demokratia Partio kaj poste al la Ligo de la forpelintoj kaj senrajtigitoj (Bund der Heimatvertriebenen und Entrechteten, BHE). Ĝis 1953 li estis ties prezidanto en Bavario kaj fariĝis en 1954/55 eĉ estro federacia de Gesamtdeutscher Block/BHE. En decembro de 1950 li iĝis ŝtata sekretario pri rifuĝintoj ene de la bavara ministerio pri internaj aferoj, en oktobro 1953 federacia ministro en Bonn pri aferoj koncernantaj forpelintojn, rifuĝintojn kaj milite damaĝitojn. Li estis deputito de la Federacia Parlamento de 1953-61 kaj de 1961-65.

Unuflanke Oberländer postulis en la nomo de BHE la refaron de Germanlando en la landlimoj de 1937 kaj la rajto de la forpelintoj pri memdetermino, aliaflanke li subtenegis la politikan, ekonomian kaj socialan enkorpigon de la 12 milionoj da forpelintoj en la loĝantaron de la FRG leĝe. Per la voĉoj de BHE li apogis la politikon de Konrad Adenauer pri fortigita enradikigo de FRG en la politika sistemo de la Okcidento. Tia baskulado splitigis BHE-on en julio de 1955. En 1955 Oberländer ekmembriĝis al la Kristandemokrata Unio de Germanio. De 1958-64 li estris ĝian landan socion Oder-Neiße kaj donis voĉon al la bezonoj de la forpelintoj ene de la kristandemokratia frakcio.

Objekto de orientgermanaj kaŝpolicanoj redakti

 
Tekstoj dum la kampanjo kontraŭ Oberländer bazite je granda parto sur falsitaj dokumentoj.

Danke al liaj naciemo, populareco, malkaŝecemo dum parolado li iĝis preferata celo de komunisma propagando kiu esperis ke la forpelintoj el Orienta Eŭropo povus malstabiligi la okcidentgermanan ŝtaton. Kun la nomo de Oberländer estas ligita la unua pli granda kampanjo de GDR kontraŭ elstara politikisto de Bonn. Liaj sukcesoj koncerne la rehejmdonado al forpelintoj ene de FRG kaj la fakto ke lia partio ebligis voĉdone la rearmadon de FRG kaj ĝia aniĝo al NATO estis ekde somero 1959 la senpera kaŭzo estigi Oberländer militkrimulo. Orienta Germanio riproĉis al li la partoprenon dum mortpafo de judoj kaj poloj en Lvovo en somero de 1941, krome la kulpon pri la morto de pluro da homoj en la kaŭkaza regiono. En kvazaŭparada proceso oni kondamnis lin en la 29.4.1960 foreste al enkarcerigo ĝismorta.

Sed ankaŭ en FRG la kazo Oberländer interdebatigis la homojn en 1959/60. Kelko da ĵurnalistoj (ekz. Bernt Engelmann de la semajngazeto Der Spiegel kaj Gerd Bucerius en Die Zeit) adoptis la orientgermanajn akuzojn kaj la prokurora oficejo ekenketis pri la ministro Oberländer. Finfine kanceliero Adenauer devis peti Oberländer demisii (en la 3.5.1960). Intertempe alireblaj aktoj de Stasi provas ke la tuta kampanjo faritis surbaze de falsitaj dokumentoj. La prokuroro en Bonn jam en aprilo 1961 konstatis ke ne troveblus ia ajn bazo pri krimoj; tamen Oberländer devis konfrontiĝi al pli ol 80 ofte plurajn jarojn daŭrintaj proceduroj. Liaj malamikoj, antaŭ ĉio Die Tat kaj ties redaktoroj E. Karpenstein (1961–73) kaj Bernt Engelmann (1982–86) estis subtenitaj loĝistike fare de GDR. Nur je la fino de 1993 la verdikto de 1960 nuligitis.

Post la demisio Oberländer engaĝiĝis por la de li en 1957 fondita helporganizaĵo Friedlandhilfe kaj konsiladis de 1965-71 la entreprenon Messerschmitt-Böikow-Blohm. Krome li laboris por la Eŭropa Konferenco pri homaj rajtoj.

Honoroj redakti

Großes Bundesverdienstkreuz mit Schulterband und Stern (1958).

Verkoj (elekto) redakti

  • Die Landflucht in Dtld. u. ihre Bekämpfung durch agrarpol. Maßnahmen, 1933
  • Die agrar. Überbevölkerung Polens, 1935
  • Die Landwirtschaft Posen-Pomerellens vor u. nach d. Trennung v. Dtld., 1937
  • Die Überwindung d. dt. Not, 1954
  • Der Osten u. d. dt. Wehrmacht, 1987
  • multaj artikoloj i.a. en „Ostland“, „Dt. Ostforschung“, „Dt. Erzieher“, „Volk u. Reich“, „Neues Bauerntum“

Eksteraj ligiloj redakti