Theodore Levitt (naskiĝis la 1-an de marto 1925 en Schlüchtern, distrikto Main-Kinzig, Germanio; mortis la 28-an de junio 2006 en Belmont, Masaĉuseco, Usono, estis germandevena profesoro de la altlernejo Harvard Business School, fakultato de la universitato Harvard. Li popularigis la anglalingvan terminon "globalization" en 1983 kadre de la altlerneja magazino Harvard Business Review - en Esperanto la termino ricevis la nomon "tutmondiĝo".

Vivo redakti

Theodore Levitt naskiĝis en germanlingva juda familio en hesia urbeto nordoriente de Frankfurto ĉe Majno. En la epoko de naziismo la familio elmigris al Dayton, Ohio. En 1959 li habilitiĝis en la altlernejo Harvard Business School. Samjare li famiĝis per anglalingva artikolo en la altlerneja magazino Harvard Business Review - titolita "Marketing Myopia", en Esperanto do "merkatika miopio" aŭ malpli fake "komerca malvastvido".

En 1983 en la sama magazino aperis lia artikolo "Globalization of Markets", do "tutmondiĝo de merkatoj". Multaj homoj per ĝi unuafoje aŭdis pri la koncepto de "tutmondiĝo", kaj atribuis al Theodore Levitt la kreon de la termino. Tamen pli poste artikoloj interalie en la gazeto New York Times elstaris, ke la termino jam estis uzata almenaŭ en 1944 kaj estis kutima inter ekonomikistoj ekde almenaŭ la jaro 1981 - Levitt ĉiukaze estis tiu kiu tutmonde konatigis kaj popularigis la koncepton.

Libroj kaj artikoloj (elekto) redakti

  • Creativity Is Not Enough ("kreemo ne sufiĉas"), Harvard Business Review, 1963.
  • Thinking about management ("pensante pri manaĝerado"), 1991, Nov-Jorko : Free Press
  • Levitt on marketing ("Levitt pri merkatiko"), 1991, Bostono: Harvard Business School Press
  • The marketing imagination ("la imago pri merkatiko"), 1983, Nov-Jorko: The Free Press, ampleksigita eldono en 1986, Nov-Jorko : Free Press
  • After The Sale Is Over ("post kiam la elvendado finiĝis"), Harvard Business Review, septembro-oktobro 1983, p. 87-93.
  • The Globalization of Markets ("la tutmondiĝo de merkatoj"), Harvard Business Review, majo-junio 1983.
  • Marketing Intangible Products and Product Intangibles ("merkatike trakti produktojn malfacile valortakseblajn respektive la fakton de malfacila valortakseblo de produkto"), Harvard Business Review, majo-junio 1981, p. 94-102.
  • Marketing Myopia ("merkatika miopio" aŭ malpli fake "komerca malvastvido"), Harvard Business Review, 1960.
  • Marketing for business growth ("merkatiko cele al ekonomika kresko"), 1974, Nov-Jorko: eldonejo McGraw-Hill, unuafoje publikigita en 1969 je la titolo The marketing mode.

Eksteraj ligiloj redakti