Theodore von Kármán

Theodore von KÁRMÁN (per kiu nomo li iĝis konata, sed kiu naskiĝis kiel KÁRMÁN Tódor en Hungario, la 11-an de majo 1881 (Budapeŝto – mortis la 6-an de majo 1963 Aachen, Germanio), estis hungardevena esplorinĝeniero en Usono. Li faris pioniran laboron en la kosmoesplora kaj aviada uzo de la matematiko kaj aliaj bazaj sciencoj. El lia laboratorio ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio evoluis la Jet Propulsion Laboratory de la usona kosmoesplora instituto NASA.

Theodore von Kármán
Persona informo
Naskonomo Kármán Tivadar Mihály
Naskiĝo 11-an de majo 1881 (1881-05-11)
en Budapeŝto, Reĝlando Hungario,  Aŭstrio-Hungario
Morto 7-an de majo 1963 (1963-05-07) (81-jaraĝa)
en Aachen,  Okcidenta Germanio
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Lingvoj Idoanglahungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlandoGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoUsonoHungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato de Göttingen
Familio
Patro Mór Kármán
Patrino Helene Konn
Frat(in)oj Pipö von Kármán • Elemér Kármán
Okupo
Okupo fizikisto • matematikisto • Q10497074inventisto • universitata instruisto • idistoinĝenieroastronomosciencisto
Verkoj Linio de Karman
vorticostrato
vdr

Lia patro estis Mór Kármán universitata instruisto en Budapeŝto kaj kiu partoprensi fondon de la Modelgimnazio, kiun vizitis pli poste la filo Teodoro kaj György Hevesy kaj Leó Szilárd; lia frato estis Elemér Kármán. La matematika talento de Kármán montriĝis jam fruaĝe, sed la patro direktis lin al la inĝeniera vojo por eviti, ke li iĝu stranga matematikisto.

Kármán finis la studadon en 1902, en la Budapeŝta Teknika Universitato Jozefo kaj tie laboris kiel helpinstruisto ĝis 1906. Poste li akiris dujaran stipendio de la Universitato de Göttingen, poste – antaŭ finiĝo de la studado - en la Pariza Universitato. Tie li gapis – je propono de sia amiko – pioniran dukilometran flugon de la franca Henri Farman, kio instigis Kármán pri studado de aviado.

Iom poste Ludwig Prandtl reinvitis Kármán al Göttingen, por iĝi asistanto en esploroj de direkteblaj aerŝipoj kaj finstudi, doktoriĝi. En 1912 li reiris al Hungario kaj laboris ĉe la Mininĝeniera Akademio en Selmecbánya, sed en la sama jaro li revenis al Germanio, Aachen kaj eklaboris kiel profesoro ĝis la unua mondmilito kaj ekde 1919, direktoro de la Aeronaŭtika Instituto ĝis 1930.

Dum la unua mondmilito, li direktis esplorojn pri helikopteroj en la aŭstria Fischamend. La helikoptero kapablis ŝvebi per ŝnurego (1917, nomo de la helikoptero PKZ). En tiu laboro helpis lin István Petróczy, Vilmos Zurovetz kaj Oszkár Asbóth.

Dum la milito, li iĝis adepto de Ido kaj proponis projekto de adopto de tiu lingvo al hungara Populala Komisitaro por Publika Eduko en la Republiko Konsilantaro en 1919.

Li laboris en Germanio kiel instruisto kaj industria konsilisto. Tiel li veturis eĉ al Usono en 1926 kaj oni invitis lin en 1930 labori en California Institute of Technology, iĝi direktoro de la Aeronaŭtika Laboratorio Guggenheim (GALCIT) kaj Aerŝipa Instituto Guggenheim. Kvankam Kármán ŝatis Aachen, pro la kreskanta naziismo li decidis foriri.

Kármán Tódor neniam geedziĝis, ne ŝatis la virinojn. Li loĝis ekde 1930 en la kalifornia Pasadena kun sia patrino kaj fratino.

Li finfine setlis en 1933, en Usono, kie partoprenis en la esploroj pri raketoj en la Guggenheim-laboratorio). Oni rigardas lin patro de la supersona flugado.

Kármán ekde 1936 instigis siajn studentojn studi la raketan peladon. Post du jaroj, sia laboratorio ricevis apogon de la usona aerarmeo por evoluigi raketojn, kiuj faciligas la aviadilan starton. Kármán kaj Frank J. Malina pruvis en 1940, ke oni povas konstrui longtempe brulan, likvo- aŭ solid-pelan raketon. Ili baldaŭ konstruis prototipon de la fama JATO, ekflug-helpilo. Tiu estis antaŭulo de raketoj Polaris, Minuteman kaj Poseidon.

Li prezidis multajn kosmoesplorajn institutojn, iniciatis fondon de multaj internaciaj entreprenoj.

Lian nomon portas kratero sur la Luno, fenomeno (kirlovico de Karman), kosmoesploraj institutoj, gimnazio ktp.