Theophilus Van Kannel

usona inĝeniero

Theophilus VAN KANNEL (1841 en Filadelfio - 24-an de decembro 1919, en Cincinnati) estis nederlanda-usona inventisto. Li ricevis la 7-an de aŭgusto 1888 la usonan patenton 387.571 por la turnpordo. Li akiris en junio de 1865 patenton por senkernigo de ĉerizo.

La patentigita turnpordo estis tre bonvenigita en nubskrapuloj, kie pro la estiĝanta aerprema diferenco oni malfacile povis fermi-malfermi normalajn pordojn.

Li fondis por ties produktado la kompanion Van Kannel Revolving Door Company, kiu ekde 1900 konkuris kun Atchison Revolving Door Company. Li translokigis la entreprenon al Atchison (Kansaso). La du firmaojn aĉetis en 1907 International Steel Company.