These Foolish Things (Remind Me of You)

la kanto These Foolish Things (Remind Me of You) estas komponaĵo de Harry Link kaj Jack Strachey (muziko) pri teksto de Holt Marvell [1] el la jaro 1936.

Enhavo redakti

La kanto estas balado de 32 (28) taktoj laŭ la formo AABA. La peco havas karakteron de maĵoro, la motivoj parte memoras al la ario Nessun dorma de Puccini; la unuaj kvar taktoj de parto B staras en minoro. La teksto nombras aferojn (ekz. cigaredon kun spuroj da lipkolorilo aŭ fuŝpianadon apude), ligitaj en la memoro plue kun la eksamanto, tiel ke li ĉiam ĉeestas. La parto B akcentas la apartecon de la rilato: „You came, you saw, you conquered me“[2] (kiu memoras pri la fama diraĵo de Julio Cezaro Veni vidi vici).

Literaturo redakti

  • Carlo Bohländer, Karl-Heinz Holler & Christian Pfarr: Reclams Jazzführer; Reclam, Stuttgart, 1990
  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 9783761814147

Eksteraj ligiloj redakti

Rimarko redakti

  1. (fakte: Eric Maschwitz)
  2. „Vi venis, vi vidis, vi konkeris min“