Thierry Pauwels

belga astronomo

Thierry PAUWELS (naskiĝinta en 1957) estas belga astronomo de la Reĝa observatorio de Belgio.

Thierry Pauwels
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1957 (1957-07-22) (66-jaraĝa)
en Gento
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Genta Universitato
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Li ricevis diplomon pri matematiko en la Genta Universitato en 1979 kaj laboris ĉe la observatorio de tiu universitato ĝis 1984, kiam li iris ĉe la Reĝan observatorion de Belgio en Uccle, komence kiel ataŝeo, poste kiel unua helpanto, laborestro kaj departementestro.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 138 asteroidojn[1] inter 1996 kaj 2008.

La asteroido 12761 Pauwels[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti