Tiruvanantapuram

urbo en Barato
(Alidirektita el Thiruvananthapuram)

Tiruvanantapuram (malajalame തിരുവനന്തപുരം) estas metropolo, kies pli frua nomo ĝis 1991 estis Trivandrum. Ĝi estas grava urbo (ankaŭ universitata urbo) en la barata subŝtato Keralo, kies ĉefurbo ĝi estas.

Tiruvanantapuram
Metropolo
Fotomontaĵo
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 695001
Demografio
Loĝantaro 743 691  (2011) [+]
Loĝdenso 3 461 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 29′ N, 76° 57′ O (mapo)8.487576.9525Koordinatoj: 8° 29′ N, 76° 57′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 214,86 km² (21 486 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Tiruvanantapuram (Keralo)
Tiruvanantapuram (Keralo)
DEC
Tiruvanantapuram
Tiruvanantapuram
Situo de Tiruvanantapuram
Tiruvanantapuram (Barato)
Tiruvanantapuram (Barato)
DEC
Tiruvanantapuram
Tiruvanantapuram
Situo de Tiruvanantapuram

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thiruvananthapuram [+]
vdr

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 743 691 loĝantoj sur areo de 214,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 461 loĝantoj/km².

Panoramo en Tiruvanantapuram

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Tiruvanantapuram situas en la suda parto de la lando sur ebenaĵo laŭ la bordo de Araba Maro.

 
Palaco en Thiruvananthapuram
 
Vojo en Thiruvananthapuram

Klimato redakti

Tiruvanantapuram troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. Jare pluvas 1828 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-novembro. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, kiu varias inter 23-32 °C.

Historio redakti

La loko estis tre longe loĝata, kiel grava komercejo pri spicoj, santaloj kaj eburoj. En 1745 la urbo estis administrejo de la regiono. En 1962 Thiruvananthapuram iĝis la lulilo de la spacprogramo de Barato. Ekde 1995 oni evoluigis elektronikon en apartaj institutoj.

Trafiko redakti

Tiruvanantapuram havas ĉefvojan kaj fervojan kontaktojn kun la regiono kaj havas internacian flughavenon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti