Thomas Bernhard

aŭstra verkisto

Thomas BERNHARD (denaske Nicolaas Thomas Bernhard; n. la 9-an de februaro 1931 en Heerlen - m. la 12-an de februaro 1989 en Gmunden) estis aŭstria verkisto. Krom Peter Handke kaj Gerhard Roth li estis unu el la plej gravaj aŭstraj verkistoj post la Dua mondmilito. Lia ampleksa verkaro entenas prozaĵojn kaj dramojn, en kiuj li evoluigis tute propran stilon. Ne troigante oni povas nombri ilin al la gravaj reprezentantoj de monda literaturo.

Thomas Bernhard
Persona informo
Thomas Bernhard
Naskonomo Nicolaas Thomas Bernhard
Naskiĝo 9-an de februaro 1931 (1931-02-09)
en Heerlen
Morto 12-an de februaro 1989 (1989-02-12) (58-jaraĝa)
en Gmunden
Mortis pro naturaj kialoj • sinmortigo vd
Tombo Grinzing Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato Mozarta de Salcburgo vd
Partio Aŭstria Popola PartioSocialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Subskribo Thomas Bernhard
Familio
Patro Alois Zuckerstätter vd
Patrino Herta Fabjan vd
Amkunulo Marianne Hoppe vd
Profesio
Alia nomo Thomas Fabian vd
Okupo verkisto • romanisto • dramaturgoscenaristo • poeto • lingvisto vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Correction ❦
Extinction ❦
The Loser ❦
Woodcutters ❦
Heldenplatz vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Thomas Bernhard (1988)
Subskribo de Bernhard sur vojindikilo de la kulturpado Bernhardweg

Vivo redakti

Lia avo, kiu edukis lin, iĝis modelo. Parton de la infanaj jaroj Bernhard pasigis en internejo en Salcburgo antaŭ ol veni en nacisocialisme influitan lernejon en 1944. La travivaĵojn en la lernejoj kaj lia restado en la Tuberkulozsanigejo Grafenhof (1949-51) en Sankt Veit im Pongau (Distrikto St. Johann im Pongau) priskribitis poste en la parte aŭtobiografiaj romancikloj Die Ursache (1975), Der Keller (1976), Der Atem (1978), Die Kälte (1981) kaj Ein Kind (1982).

Inter 1955-57 li studis ĉe la salcburga muzikaltlernejo Mozarteum reprenante trejnadojn aktoran kaj violonistan de la 1940-aj jaroj. Krome li skribadis por la gazeto Demokratisches Volksblatt tribunalraportojn, vojaĝrakontojn kaj recenzojn de teatraĵoj kaj filmoj. Lia unua volumo kun poeziaĵoj Auf der Erde und in der Hölle (1957) malgraŭ prezento de malesperaj situacioj ankoraŭ forte influatas de kristana-konsola tradicio. Ĝi dokumentas la okupiĝon de Bernhard kun la filozofio de Blaise Pascal. Al tiu literatura fazo aparatenas ankaŭ la lirikaĵkolektojn Unter dem Eisen des Mondes (1958) kiel ankaŭ die rosen der einöde (1959).

En 1968 li recevis la premion Österreichischer Staatspreis kaj en 1970 la premion Georg-Büchner-Preis. Testamente li malpermesis publikadon kaj enscenigojn de siaj verkoj en Aŭstrio. Post kiam privata Bernhard-fondaĵo deklaris la malpermeson finita en 1998, ankoraŭ en la sama jaro luditis ĉe la viena Akademietheater la drametoj Claus Peymann verläßt Bochum und geht als Burgtheaterdirektor nach Wien, Claus Peymann kauft sich eine Hose und geht mit mir essen kaj Claus Peymann und Hermann Beil auf der Sulzwiese.

Prozaĵoj redakti

Jam la unua romano de Bernhard kun la titolo Frost (1963) estas karakterizita de granda pesimismo, kiu forĵetis ĉian eblan savon. En ĝi Bernhard evoluigis krome propran lingvostilon kun ciklaj frazstrukturoj kaj implikiĝo de la figuroj en hermetika mondo de izolaĵo, malvarmo kaj brutaleco. La intrigo duarangas. La ĉefroluloj preferas fari senfinajn monologojn nekompreneblajn al la aliaj. Tia substreko de aŭtonoma lingva realo atestas la influon de Ludwig Wittgenstein. Ankaŭ la proksimeco al prozaĵoj de Franz Kafka kaj Samuel Beckett diafanas. Multaj kritikistoj, ekz. Carl Zuckmayer, entuziasmiĝis pri la romano Frost.

La sukcesego de tiu ĉi romano kaj de la sekvintoj ebligas al Bernhard retiriĝi el la malŝatata Salcburgo en la kamparon de Ohlsdorf (Distrikto Gmunden). Al lia tre kreiva periodo kiu variigas la bazan temaron de Frost (pri morto, malsano, malespero, frenezeco) apartenas ankaŭ la romano Verstörung (1967) enkondukita per vortoj de Pascal: "Das ewige Schweigen dieser unendlichen Räume macht mich schaudern. / La porĉiama silento de tiuj senfinaj spacoj frostigas min." Aliaj prozaĵoj estas Amras (1964), Ungemach (1968), Das Kalkwerk (1970), Beton (1982), Wittgensteins Neffe (1982), Holzfällen (1984) kaj la kiel komedio subtitolita romano Alte Meister (1985). La majstroverko kaj rezultigo de la kreado estas tamen la verko Auslöschung. Ein Zerfall (1986). Aparte en la etprozaĵkolektoj Ereignisse (1969) kaj Der Stimmenimitator (1978) aperas la ŝato de Bernhard por burleska situacia komiko kiu forprenetis teruron de la realeco kaj kreas almenaŭ (senesperan) skurilecon.

Dramoj redakti

En multaj dramoj skribitaj post 1970 Bernhard skizas, same kiel en la romanoj, bildon de monda naŭzo. La dialoga principo de sur scenejoj kun alparolo kaj kontraŭparolo konsekvence kondukatas al nesenc-haveco. Ankaŭ la dramroloj havas ofte enigmozajn monologojn kiuj daŭre ripetatas. Ĉia aŭtentika komunikado fiaskas. En la bernhardaĵoj la limoj inter tragedio ka komedio ofte intence forviŝatas: ne perkaze estas la titolo de certa rakonto de Bernhard "Ist es eine Komödie? Ist es eine Tragödie? / Ĉu temas pri komedio? Ĉu pri tragedio?"...

Dramoj de Bernhard estas Ein Fest für Boris (1970), Die Macht der Gewohnheit (1974), Immanuel Kant (1985), Der Theatermacher(1985), Einfach kompliziert (1986) kaj Elisabeth II. (1987). Kelkaj tiuj teatraĵoj verkitis por antaŭe fiksitaj ensembloj (ekz. por la Drama teatro Bochum aŭ por la Burgteatrejo sub la reĝisorado de Claus Peymann. Aliaj centrigas konkretajn aktorojn, kiel Minetti (1977, por Bernhard Minetti) aŭ Ritter, Dene, Voss (1984, por Ilse Ritter, Kirsten Dene kaj Gert Voss). Pro la jama apero de la nomoj de aktoroj en la dramtirolo la iluziigkaraktero de teatraĵoj kaj iliaj referenckapablo al neliteratura realo perdiĝas. Tial ili kreas - kiel ankaŭ la bernhardaj romanoj - en si fermitan lingvan realon.

Tamen la provokemo de berhardaj tekstoj ofte ne restis malkovritaj. La publikigo de kelkaj eltiraĵoj de la dramo Heldenplatz (1988) - skribita okaze de la 100-a datreveno teatrofondiĝo (Viena Burgteatrejo) - iĝis skandalo. Temas en la dramo pri la pozicio de la oficiala Aŭstrio antaŭ la sorto de forpelitaj judaj ekscivitanoj. Pro la protestegoj (ekz. de la politiksto Jörg Haider kiu kriis "Tiun ĉi fiulon, for el Vieno!") la premiero devis esti prokrastita je unu monato.

Takso redakti

Thomas Bernhard verkis 23 librojn, 18 teatraĵojn, 5 poeziaĵojn kaj ĉirkaŭ 250 artikolojn. Liaj verkoj estas influitaj de la memoroj de lia infanaĝo kaj adoleskeco kaj la malsano, de kiu li suferis ĉiujn siajn tagojn. Ili havas monologojn, kiuj klarigas lia opiniojn al la leganto, ofte prezentante konkretajn kazojn. Ĝi dubigas pri la valoro de bonfamaj aŭstraj institucioj kiel la Burgtheater (Aŭstra Nacia Teatro en Vieno).

Bernhard estas konsiderata dramisto kaj verkisto provokema, kiu ne evitis trakti la pasintecon de sia lando dum la Tria Regno. Pro tio li provokis la koleron de la aŭstra konservativa dekstro, kaj gajnis en Aŭstrio la kromnomon Nestbeschmutzer, laŭvorte tiu, kiu malpurigas sian neston, do tiu, kiu kraĉas en la puton, el kiu li trinkas.

Fonto redakti

Köster, Thomas: "Bernhard, Thomas", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj redakti