Ĉi tiu artikolo temas pri la londona urbestro. Por la malpli fama politikisto kaj aktivisto, vidu Thomas Bloodworth (Novzelando)

Sir Thomas BLOODWORTHBLUDWORTH (naskiĝis en 1620 - mortis en 1682) estis la Lordo-Urbestro de Londono ekde oktobro 1665 ĝis oktobro 1666. Lia hezitemo dum la komenco de la granda incendio de Londono estis abunde kritikita, kaj rigardita kiel unu el la kaŭzoj de tiu grava katastrofo.

Bloodworth unue rifuzis, ke la fajrobrigadoj detruu plurajn konstruaĵojn por krei fajrobarilojn, eble ĉar li timis plendojn el la proprietuloj. Li plie esprimis sian seninteresiĝon koncerne la incendion, asertinte ke "virino kapablus pis-estingi ĝin", antaŭ reveni al sia domo kaj ekdormi. Dum la sekvaj tagoj, la incendio detruis tri kvaronojn de la urbo. Bloodworth tamen asertis ĝis sia morto, ke la grandeco de la fajro ne estis lia kulpo.