Thomas Fritsch (eldonisto)

germana librovendisto

La barono Thomas Fritsch estis unu el la plej gravaj eldonaj librovendistoj de la frua 18-a jarcento. Li estis filo de Johann Friedrich Fritsch (1635-1680) kaj lia edzino Catharina Margaretha Fritsch. Lia frato estis la libristo Caspar Fritsch (1677–1745).[2] Li posedis eldonan domon en Lepsiko kiu elegante publikigis tipografiajn volumojn al la erudicia mondo kaj estis flua kaj en ekzotikaj lingvaĵoj kaj en la latina. Post la morto de sia patro en 1680, li estis adoptita de la eldonisto Johann Friedrich Gleditsch (1653-1716), kiu liaepoke estis konsiderata la rex bibliopolarum, aŭ la reĝo de la libristoj[3] notinde pro lia verko Acta Eruditorum. Lia filo, Johann Thomas von Fritsch (1700-1775)[4] studis juron kaj estis profunda konanto de la verkoj de Montesquieu. Kun la morto de lia patro la negocoj estis transprenitaj al li ekde 1693.

Thomas Fritsch
(1666-1726)
Unu el la plej gravaj eldonaj librovendistoj de la frua 18-a jarcento.
Unu el la plej gravaj eldonaj librovendistoj de la frua 18-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 15-a de decembro 1666[1]
en Geithain apud Lepsiko, Silezio, Germana imperio
Morto 19-a de decembro 1726
en Lepsiko, Germana imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Infanoj Thomas, Freiherr von Fritsch vd
Profesio
Okupo eldonisto • librovendisto vd
Aktiva en LeipzigFrankfurto ĉe MajnoPrago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Neukirch'schen Sammlung, verko eldonita ĉirkaŭ 1697

Post la morto de sia patro, Thomas kreskis kiel libristo. Lia vidva patrino edziniĝis al Johann Friedrich Gleditsch, kiu iĝis lia duonpatro. Thomas studis juron en la Universitato de Lepsiko kaj vojaĝis al Anglio, Italio kaj Nederlando. Finfine, en 1693, li heredis la librejon de sia patro, dum lia duonpatro malfermis sian propran eldonejon, tiamaniere ke ili ekkonkuris unu kun la alia. La tri plej famaj librejoj tiuepoke estis iliaj du kune kun alia entrepreno fondita de Moritz Georg Weidmann (1658-1693). Thomas ĝuis brilan reputacion kaŭze de sia grava scienca eldonejo, siaj vastaj komercaj operacioj, lia filio en Frankfurto ĉe Majno kaj lia ĉiufoje pli riĉa kolekto da libroj.

Sciencaj revuoj, enciklopedioj kaj ĉefe brila literaturo, ĉefe en la franclingva kampo, estis laesenca parto de liaj publikaĵoj. Lia komerca reto ampleksis multajn eŭropajn landojn, kaj liaj katalogoj inkluzivis multajn verkojn el francaj kleruloj, interalie de Pierre Bayle (1647-1706) kaj Bernard Le Bouyer de Fontenelle (1657-1757). La sidejo de lia komerco en Nikolaikirchhof (Lepsiko) estis kunvenejo por multaj amikoj kaj komercaj partneroj dum komercaj foiroj.

Lia filo, Thomas von Fritsch, rezultis el lia geedziĝo kun Johanna Margarethe Meyer (1675-1737), kiu pli malfrue atingis altajn postenojn kaj la heredan nobelecon serve de la saksia elektisto kaj de la germana imperiestro, kiu ceetere iĝis ĉefrolulo en la saksia restarigo post la Sepjara Milito.

Kun Glediĉo kaj Weidmann, Thomas enkorpigis novan specon de librovendistoj: tiu de la grandaj eldonejoj. Lia sukceso baziĝas sur la retoj frue establitaj, la lerta uzado de aŭtoritatuloj kaj la kapablo de lia kompanio adaptiĝi rapide al la ŝanĝiĝantaj merkataj situacioj. Li materiigis la riĉan komerciston de la saksa komercofoira urbo kaj estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la libro-komerco en Germanio siaepoke.

Verkaro redakti

  • Catalogus librorum quibus officinam suam auxit Thomas Fritsch, bibliopola Lipsiensis, 1711
  • Biblia sacra ex Sebastiani Castellionis interpretatione... (Frankfurto ĉe Majno, 1692
  • Unparteiische Kirchen- und Ketzer-geschichte, vom Anfang des Neuen Testaments bis auff das Jahr Christi, Gottfried Arnoldi, 1688

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti