Thomas Gale (1507-1586) estis brita kirurgo, kuracisto, filologo, helenisto, latinisto kaj antikvaĵisto. Li aktivis kiel kirurgo en Francio serve de Henriko la 8-a kaj kiel serĝento-kirurgo dum la regado de Elizabeta la 1-a. Li fekunde verkis, kaj en la angla, kaj en la latina, kaj akre atakis la malhonestajn kaj ĉarlatanojn kiuj prezentiĝas kiel kirurgoj.

Thomas Gale
(1507-1586)
Brita kirurgo, kuracisto, filologo kaj antikvaĵisto.
Brita kirurgo, kuracisto, filologo kaj antikvaĵisto.
Persona informo
Naskiĝo 1507
en Scruton, Yorkshire, Anglio
Morto 8-a de aprilo 1586
en Jorko, Anglio
Alma mater Trinity College
Westminster School, Londono
Universitato de Kembriĝo
Reĝa Societo de Londono
Profesio
Okupo kirurgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samkiel Ambroise Paré (1510-1590), li neis ke la pafovundoj estis venenaj pro la pulvo kaj devis traktiĝi per bolanta oleo.[1] Li ĉeestis la sieĝon de Montreuil, en 1544. Li ankaŭ servis kiel kuracisto en la armeo de Filipo la 2-a en la batalo de Sankta Kentino en 1557. Ĉirkaŭ 1570 li establiĝis en Londono kiel praktikanto pri medicino, kiu altigis lin al konsiderinda eminenteco.

"Kelkaj kirurgiaj praktikoj", verko eldonita de Thomas Gale, en 1563.

Li estis aŭtoro de pluraj verkoj, krom diversaj tradukaĵoj el grekaj primedicinaj tekstoj. En sia traktaĵo pri vundoj faritaj per pafoj, li refutas ĝeneralan opinion siaepoke, kaj apogita de tiamaj renomaj kirurgoj (tiaj kiaj Hieronimo de Brunsvigo, la itala Giovanni da Vigo, inter aliaj) ke la pulvo donas originon al venena vundo, rezultante en la morto de la paciento.

Por kontraŭbatali tiujn konceptojn, li mencias la opiniojn de Galeno kaj Dioskorido, ke la ingrediencoj komponantaj la pulvon ofte montriĝas utilaj kiel kuraciloj. Tamen, li falis en eraron kiam li supozis ke la "nitro" uzata de antikvaj kuracistoj estis la sama kalia nitrato de la modernaj kemiistoj. Nuntempe oni scias ke la "nitro" uzata en la antikveco estas la sama natria karbonato.

Verkaro redakti

  • Enchiridion of Surgery, 1563
  • Treatise of wounds made with gunshot, ("Traktaĵo pri vundoj faritaj per pafoj") julio 1563[2][3]
  • Certaine workes of chirurgie, 1563
  • Certaine Workes of Chirurgerie Newly Compiled and Published by T.G. Maister of Chirurgerie. 1563
  • Certaine Vvorkes of Galens: Called Methodus Medendi, with a Briefe Declaration of the Worthie Art of Medicine, the Office of a Chirurgion, and an Epitome of the Third Booke of Galen, of Naturall Faculties: All Translated Into English, by Thomas Gale Maister in Chirurgerie, 1586
  • An Institution of a Chirurgian, 1971

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Roger Gale (1672-1744) antikvaĵisto
  • Samuel Gale (1682-1754) antikvaĵisto
  • William Stukeley (1687-1765) angla antikvaĵisto
  • Ambroise Paré (1510-1590)

Referencoj redakti