Thomas Henry Huxley

angla biologo

Thomas Henry HUXLEY, Prezidento de la Reĝa Societo de Londono kaj membro de la Linea Societo de Londono (naskiĝis la  4-an de majo 1825(nun 1825-05-04) – mortis la 29-an de junio 1895) estis angla biologo specializita en kompara anatomio. Li estis konata kiel "la Darvina buldogo" pro sia defendo de la teorio de evoluismo de Charles Darwin.[1] Li estis avo de Aldous Huxley, Andrew Huxley kaj Julian Sorell Huxley.

Thomas Henry Huxley
Persona informo
Thomas Henry Huxley
Naskiĝo 4-an de majo 1825 (1825-05-04)
en Ealing
Morto 29-an de junio 1895 (1895-06-29) (70-jaraĝa)
en Eastbourne
Tombo Londono vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • Charing Cross Hospital • Charing Cross Hospital Medical School • Imperial College School of Medicine • Great Ealing School vd
Subskribo Thomas Henry Huxley
Familio
Patro George Huxley vd
Patrino Rachel Withers vd
Gefratoj Eliza Huxley • Ellen Huxley • James Edward Huxley • George Knight Huxley • William Huxley vd
Edz(in)o Henrietta Anne Heathorn Huxley vd
Infanoj Leonard Huxley • Marian Collier • Noel Huxley • Jessie Orianna Huxley • Rachel Huxley • Henrietta Huxley • Henry Huxley • Ethel Huxley vd
Profesio
Okupo biologolingvisto • paleontologo • tradukisto • iĥtiologo • zoologo • krustacologo • anatomo • fotistofilozofo • antropologo • fiziologo • natursciencisto • verkisto • evolutionary biologist vd
Laborkampo zoologiovertebrulojevolucio vd
Doktoreca konsilisto Thomas Wharton Jones vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La fama diskuto de Huxley en 1860 kun Samuel Wilberforce estis ŝlosila momento en la larĝa akceptado de evoluismo kaj en sia propra kariero. Huxley estis planinta lasi Oksfordon la antaŭan tagon, sed, post renkonto kun Robert Chambers, nome aŭtoro de Vestiges, li ŝanĝis sian opinion kaj decidis aliĝi al la polemiko. Wilberforce estis patronita de Richard Owen, kontraŭ kiu Huxley ankaŭ polemikis ĉu homoj estas tre proksime rilataj al simioj.

Huxley malrapide akceptis kelkajn el la ideoj de Darwin, kiaj laŭgradismo, kaj estis nedecidita pri la natura selekto, sed spite tion li estis arda en sia publika subteno de Darvino. Tre influa en la disvolvigo de la scienca edukado en Britio, li luktis kontraŭ la plej ekstremaj versioj de la religia tradicio.

Origine stampinta la terminon en 1869, Huxley prilaboris la koncepton "agnostikismo" en 1889 por enkadrigi la naturon de la diversaj postuloj pri kio estas konebla kaj kio ne.

Li iĝis eble la plej fajna fakulo en kompara anatomio de la fino de la 19a jarcento.[2] Li laboris pri senvertebruloj, klarigante la rilatojn inter grupoj antaŭe malmulte komprenitaj. Poste, li laboris pri vertebruloj, speciale pri la rilatoj inter simioj kaj homoj. Post komparo de la Arkeopterigo kun la Compsognathus, li konkludis ke birdoj evoluis el malgrandaj karnovoraj dinosaŭroj, teorio amplekse akceptita nuntempe.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Encyclopædia Britannica rete (2006), Thomas Henry Huxley, Encyclopædia Britannica Inc. [1] Alirita la 30an de Aprilo 2018.
  2. Poulton E. B. 1909. Charles Darwin and the origin of species. London.