Thomas LODGE, angla dramisto kaj romanisto (ĉ.1558-1625).

Thomas Lodge
(1558–1625)
Eldono de la tradukado de Thomas Lodge pri la verkoj de Jozefo Flavio.
Eldono de la tradukado de Thomas Lodge pri la verkoj de Jozefo Flavio.
Persona informo
Naskiĝo 1558
en London Borough of Newham, Anglio
Morto septembro 1625
en Londono, Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Oksfordo
Familio
Patro Thomas Lodge vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • romanisto • kuracisto-verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Titolpaĝo de la verko "La spegulo" eldonita en 1598 far Robert Greene (1558-1592) kaj Thomas Lodge.

Li naskiĝis ĉ. 1558 en West Ham, nun distrikto de Londono, kaj estis filo de Kavaliro Thomas Lodge, urbestro de Londono de 1562 al 1563 antaŭ ol malliberiĝi pro ŝuldoj. Li edukiĝis ĉe Merchant Taylor's School, kie inter la aliaj lernantoj estis Thomas Kyd kaj Edmund Spenser, kaj poste studis ĉe Trinity Colley, Universitato de Oksfordo, kie li diplomiĝis en 1577 kaj magostriĝis en 1581.

En 1578 li eniris Lincoln's Inn (Londona ĵurista kolegio), tamen kontraŭ la deziroj de sia familio li dediĉis sin al la literaturo. Ŝajnas ke ekde 1587 li verkis dramojn. Li vojaĝis kun du ekspidicioj - al la Kanarioj (1588) kaj al Sudameriko (1591), kaj post 1600 iĝis kuracisto, eldonante libron pri la kuracon de la pesto en 1603. Li eniris la romkatolikan eklezion kaj, aparte post la Pulva konspiro, devis loĝi de tempo al tempo alilande. Li fine revenis al Britio en 1611, post helpa interveno de la angla ambasadoro al Parizo.

Dum la vojaĝo al la Kanarioj li verkis Rosalynde, romanon eldonitan en 1590 kiu estis la bazo de Kiel plaĉas al vi de William Shakespeare. En 1591 kaj 1592 eldoniĝis tri pluaj romanoj - Robert the Divell (Roberto la Diablo) pri la dua duko de Normandio; Catharos Diogenes in his Singularity; kaj Euphues Shadow, the Battaile of the Sences.

Liaj dramoj estas malmultaj - oni certas nur pri The Wounds of Civil War (La Vundoj de Enlanda Milito), kaj A Looking Glass for London and England (Spegulo por Londono kaj Anglio). Eble li estis aŭtoro de parto de King Leir (kiu estis unu el la fontoj de la Ŝekspira La Tragedio de Reĝo Lear) kaj de kelkaj aliaj dramoj. Li ankaŭ tradukis la verkojn de Josephus kaj de Seneko la Juna.