Thomas Pennant (14a junio 1726 - 16a decembro 1798) estis kimra naturhistoriisto kaj antikvaĵisto.

Thomas Pennant
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1726 (1726-06-14)
en Downing
Morto 16-an de decembro 1798 (1798-12-16) (72-jaraĝa)
en Downing
Lingvoj angla vd
Loĝloko Downing vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioKimrio vd
Alma mater Oriel College vd
Familio
Dinastio Pennant family vd
Edz(in)o Anne Mostyn vd
Infanoj David Pennant • Thomas Pennant vd
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • zoologobiologo • malakologo vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Thomas Pennant, portreto de Thomas Gainsborough (1776)

La Pennant estis kimra subnobela familio de paroĥo Whitford, Flintshire, kiu havis konstruita modestan biendomon ĉe Bychton de la 17a jarcento. En 1724 la patro de Tomaso, David Pennant, heredis ankaŭ la najbaran biendomon Downing de kuzo, konsiderinde pliigante la riĉaĵon de la familio. Downing Hall, kie Tomaso estis naskita en la "flava ĉambro", iĝis ĉefa loĝejo de la familio.

Pennant ricevis sian komencan edukon en Wrexham malalta lernejo, antaŭ movo al la lernejo de Thomas Croft en Fulham en 1740. En 1744 li eniris Queen's College (Oksfordo), poste movante al Oriel College. Kiel multaj studentoj de riĉa deveno, li forlasis Oksfordon sen preni gradon, kvankam en 1771 lia laboro kiam zoologo estis rekonita kun honora doktoreco.

En la aĝo de dek du, Pennant poste memoris, li estis inspirita kun entuziasmo por naturhistorio tra la Ornitologio de Francis Willughby. Turneo en Kornvalo en 1746-1747, kie li renkontis la antikvaĵiston kaj naturaliston William Borlase, vekis intereson pri mineraloj kaj fosilioj kiuj formis lian ĉefan sciencan studon dum la 1750-aj jaroj. En 1750, lia klarigo de sismo ĉe Downing estis insertita en la Philosophical Transactions (Filozofia Transformado) de la Reĝa Societo de Londono, kie aperis en 1756 ankaŭ artikolo pri pluraj koraloidaj korpoj kiujn li kolektis ĉe Coalbrookdale, Shropshire. Pli precize, Pennant uzis sian geologian scion por malfermi plumban minon, kiu helpis financi plibonigojn ĉe Downing post kiam li heredis ĝin en 1763.

En 1757, je instigo de Carolus Linnaeus, li estis elektita membro de la Reĝa Sveda Socio de Sciencoj. En 1766 li publikigis la unuan parton de sia British Zoology, laboro multmerita prefere kiel peniga kompilo pli ol kiel origina kontribuo al scienco. Dum ĝia progreso li vizitis Eŭropon kaj konatiĝis kun Buffon, Voltaire, Haller kaj Pallas.

Elefanto kaj bizono. El History of Quadrupeds (1793).

En 1767 li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono. En 1771 lia Synopsis of Quadrupeds (Sinoptiko de Kvarpieduloj) estis publikigita; ĝi poste estis vastigita en History of Quadrupeds (Historio de Kvarpieduloj). Ĉe la fino de la sama jaro li publikigis A Tour in Scotland in 1769 (Turneon en Skotlando en 1769), kiu montriĝis rimarkinde populara kaj estis sekvita en 1774 per klarigo de alia vojaĝo en Skotlando, en du volumoj. Tiuj verkoj montriĝis valoregaj kiel konservado de registro de gravaj antikvaĵaj restaĵoj kiuj nun estas pereintaj. En 1778 li publikigis similan Tour in Wales (Turneo en Kimrio), kiu estis sekvita de Journey to Snowdon (Vojaĝo al Snowdon) (unua parto en 1781; dua parto en 1783), poste formante la duan volumenon de la Turneo.

En 1783, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

En 1782 li publikigis Journey from Chester to London (Vojaĝo de Chester ĝis Londono). Li aperigis Arctic Zoology en 1785-1787. En 1790 prezentiĝis lia Account of London (Klarigo de Londono), kiu espertis grandan nombron da eldonoj, kaj tri jaroj poste li publikigis la aŭtobiografian Literary Life of the late T. Pennant Literatura Vivo de la fina T. Pennant). En siaj pli postaj jaroj li engaĝiĝis en laboro Outlines of the Globe (Konturoj de la Globo), kies unua kaj dua volumoj montriĝis en 1798, kaj volumoj tria kaj kvara, estis redaktita fare de lia filo David Pennant, en 1800. Li ankaŭ estis la verkinto de kelkaj laboretoj, kelkaj el kiuj estis publikigitaj postmorte. Li mortis ĉe Downing.

La korespondado kiun li ricevis de Gilbert White estis la bazo por la libro de White The Natural History and Antiquities of Selborne (Naturhistorio kaj Antikvaĵoj de Selborne). Bedaŭrinde la leteroj de Pennant al White estis perditaj.

La esplorado de Pennant de okcidentaj mezkoridoroj de Skotlando estis revizitita fare de Nicholas Crane en televida dokumentaria programo de BBC por la 16a de Aŭgusto 2007, kiel parto de la serio "Great British Journeys". Thomas Pennant estis la unua en la 8-parta serio.

Referencoj redakti

  • Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Pennant, Thomas". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Verkoj de aŭ pri Thomas Pennant ĉe Internet Archive
  • Plena teksto de Thomas Pennant: The Journey from Chester to London (1780) ĉe A Vision of Britain through Time, kun ligoj al menciita retejo.