Thomas Platter la Juna

Thomas PLATTER la juna (1574-1628) estis svisa botanikisto, medicinisto, filo de la humanisto Thomas Platter la Maljuna kun lia edzino Esther Gross, duonfrato de Felix Platter (1536-1614) kaj patro de la fizikisto Felix Platter (1605-1671). Li renomiĝis pri siaj rakontoj en sia vojaĝlibro al pluraj eŭropaj landoj. Laŭ historiistoj, la datumigo de la verko Julio Cezaro de Shakespeare eblis dank'al al liaj vojaĝpriskriboj al Londono. En siaj rakontoj li ankaŭ komentis ke la tobako-fumo estas tiel noca "ke la homvejnoj de la fumanto estos plena de fulgoj tiel kiel en kameno post kiam li mortos".[1]

Thomas Platter la Juna
Svisa botanikisto, medicinisto kaj aŭtoro de libro pri vojaĝoj.
Svisa botanikisto, medicinisto kaj aŭtoro de libro pri vojaĝoj.
Persona informo
Naskiĝo 24-a de Julio 1574
en Bazelo, Svisio
Morto 4-a de Decembro 1628
en Bazelo, Svisio
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Montpellier
Universitato de Bazelo
Familio
Patro Thomas Platter la Maljuna vd
Gefratoj Felix Platter vd
Infanoj Felix Platter vd
Profesio
Okupo kuracistobotanikisto • taglibristo • universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva en Bazelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Laŭ liaj raportoj, Tomaso Platero la Juna lasis sian naskiĝurbon Bazelon en la 16-a de septembro 1595 por studi medicinon en Montpellier. Post gradiĝo, li pasis mallongan periodon kiel praktika kuracisto en Uzès reirinte al Bazelo en la 15-a de februaro 1600.

Lia patro Tomaso Platero la Maljuna (1499-1582), profunde interesita pri muziko kaj teatro, estis direktoro en lernejo de Bazelo kaj regule enscenigas teatraĵojn kies aktoroj estis liaj lernantoj. Tomaso la 1-a eble uzis taglibrojn el aliaj fontoj por kompili sian tre konatan membiografion, en 1572, kaj lia plej maljuna filo Felix Platter reviziis liajn raportojn en 1612.

Sekvante ĉi-familian tradicion, Tomaso la 2-a, kiu estis akuta kaj fidinda observanto, kompilis detalan taglibron pri siaj vojaĝoj tra Eŭropo. Kiel edukita liaepoka observanto, li diligente priskribis nekonatajn morojn, kaj kiel edukita kuracisto li havis viglan intereson pri spektakloj kun medicinaj inklinoj, inklude de la aktivecoj de ĉarlatanoj.

Kiel observogusta dependanto, Platero ne ŝparis siajn klopodojn por detale priskribi la apartajn interesojn de sia duonfrato Felikso, kiu ekprenis lian edukon, financante liajn studojn kaj vojaĝojn, kaj ankaŭ heredis la amon de ilia patro al reprezentartoj.

Reirinte al Bazelo, lia naskiĝurbo, en 1600, li ricevis sian doktoriĝon pri medicino kaj post la morto de sia frato Felikso, en 1614, li sukcedis al sia frato kiel profesoro pri anatomio kaj botaniko. En 1625, li ekprenis la katedron pri praktika medicino.[2]

Verkaro redakti

  • De reis van Thomas Platter de Jongere ("La vojaĝoj de Tomaso Platero la Juna") (1595-1599)
  • Beschreibung der Reisen durch Frankreich, Spanien, England und die Niederlande : 1595-1600 ("Priskribo pri la vojaĝoj tra Francio, Hispanio, Anglio kaj Nederlando: 1595-1600")
  • Thomas Platters des Jüngeren Englandfahrt im Jahre 1599 ("Vojaĝo al Anglio en la jaro 1599 far Tomaso Platero la Juna")

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti