Thomas Wyatt la pli juna

Thomas WYATT (n. 1521, m. la 11-an de aprilo 1554) estris ribelon kontraŭ Maria la 1-a (Anglio), konatan kiel la ribelo de Wyatt.

Thomas Wyatt la pli juna
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1521 (1521-09-20)
en Chatham
Morto 11-an de aprilo 1554 (1554-04-11) (32-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo senkapigo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Patro Thomas Wyatt
Patrino Elizabeth Brooke
Frat(in)o Anne Wyatt
Edz(in)o Jane Haute
Infanoj Anne Wyatt • George Wyatt • Jane Wyatt
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Thomas Wyatt la pli juna

Li estis la sola filo de la poeto Thomas Wyatt kaj ties edzino Elizabeth Brooke, kaj naskiĝis proksime al Maidstone, Kent.

Kiam li havis 15 jarojn li eniris la kortegon de Henriko la 8-a. Poste li foje akompanis sian patron dum diplomataj misioj.

Li amikiĝis al la poeto Henry Howard (grafo de Surrey). La du viroj iom diboĉis kaj en 1543 ili arestiĝis post kiam ili ebrie rompis fenestrojn en Londono. Mallonge ili enkarceriĝis en la Turo de Londono. Post lia liberigo, Thomas militis kun la angla armeo en Francio, kie li altiris reputacion pro kuraĝo. Li kavaliriĝis en 1547.

En 1553, post la morto de Eduardo la 6-a, li subtenis Jane Grey kiel reĝino de Anglio, sed eskapis punon kiam Maria la 1-a surtroniĝis. Tamen kiam Maria fianĉiĝis al Filipo la 2-a (Hispanio), li aliĝis al konspiro malebligi la geedziĝon kaj surtronigi Elizabeton, la fratinon de Maria. La 26-an de januaro 1554 li proklamis ribelon ĉe Rochester (Kent). La reĝaj soldatoj senditaj por kontraŭi lin aŭ dizertis aŭ aniĝis al la ribelo. Thomas kondukis kvar mil subtenantojn al Londono, sed estis forpelata. Liaj subtenantoj fuĝis kaj li kapitulaciis. La 15-an de marto li mortkondamniĝis. La 11-an de aprilo li senkapiĝis: sur la eŝafodo li proklamis ke Elizabeto nek subtenis nek aprobis la ribelon.