Thor HEYERDAHL [tur HEJerdal] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1914 — mortis la 18-an de aprilo 2002) estis norvega antropologo.

Thor Heyerdahl
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1914 (1914-10-06)
en Larvik, Norvegio
Morto 18-an de aprilo 2002 (2002-04-18) (87-jaraĝa)
en Colla Micheri, Andora
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj norvegaanglaitala
Ŝtataneco Norvegio
Alma mater Universitato de Oslo
Familio
Patro Thor Heyerdahl
Patrino Alison Martine Lyng
Edz(in)o Liv Rockefeller • Jacqueline Beer • Yvonne Dedekam-Simonsen
Infanoj Thor Heyerdahl • Bjorn Heyerdahl
Okupo
Okupo esploristo • antropologo • arkeologohistoriistoscenaristo • marbiologo • aventuristo • filmreĝisoromaristoetnografo • mondovojaĝisto • verkisto
vdr
Thor Heyerdahl

Li famiĝis pro sia ekspedicio Kon-Tiki en 1947. Heyerdahl supozis, ke la loĝantoj de la Polineziaj Insuloj origine venis el Sudameriko, kaj per sia ekspedicio li pruvis, ke tiutempe almenaŭ ne ekzistis teknikaj obstakloj por trapasi la 8 000-kilometran distancon trans la Pacifika Oceano. Kune kun sia kvin-persona teamo li veturis al Sudameriko, konstruis primitivan floson el surloke troveblaj materialoj por ekvojaĝi al Polinezio. La sola moderna ekipaĵo sur la floso estis radiotelegrafiiloj; nutraĵojn la teamo gajnis el la maro. La dokumenta filmo pri la ekspedicio gajnis Oskaron en 1952 kaj la libro Kon-Tiki estis tradukita al 70 lingvoj, ankaŭ al Esperanto:

Ekspedicio Kon-Tiki / Traduko de Carsten Brynildsen - Stokholmo, 1951.

Heyerdahl faris poste diversajn aliajn ekspediciojn, ekz. per la papirusa boato Ra II de Maroko trans la Atlantikan Oceanon al la insulo Barbado. Krome li estis fervora aganto por la naturprotekto. En la filmo "Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj" li ludis piraton.

Pri Esperanto redakti

Pri Esperanto, la antropologo esprimis sin favore plurfoje, interalie en la revuo "La Ponto" (1951):

 
 Ĉiuj klopodoj por akiri kompreniĝon inter la popoloj devas sin bazi sur la eblecoj de komuna lingvo. Tial la ideo de Esperanto estas io, kiun ĉiuj pacamaj nacioj de la mondo devas estimi kaj respekti.[1] 

En alia cirkonstanco, Thor Heyerdahl diris:

 
 Multaj aferoj estus pli facilaj se oni povus superi la barieron de la lingvoj. Tion mi spertis en la tradukado de miaj libroj. Tie oni foje diras tion kion mi, eĉ en sonĝo, ne estus dirinta. Tiel, ekzemple, mi ĉesigis la eldonon de mia lasta libro en la franca lingvo. El tio oni eltiru la konkludon de tio, kio okazas dum politikaj debatoj kun interpretistoj kaj instalaĵoj de samtempa tradukado !...[1] 

En 1959, li ankaŭ apartenis al la Internacia Patrona Komitato por la celebrado de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.[1]

Notoj redakti