Three Horses Beer (Biero Tri Ĉevaloj) (ankaŭ konata kiel THB) estas biero de tipo Pilsen kun alkohola kvanto de 5.4%, produktata de bierfarejo Star de Madagaskaro. Ĝia slogano: "Soa Ny Fiarahantsika" (La plezuro kunesti).

Three Horses Beer
pale lager vd
Dum 1956 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĝi estas vendata en boteloj malgrandaj (33 cl) kaj grandaj (66 cl) ĉie en Madagaskaro. Ĝi estas aĉetebla en benzin-stacioj, restoracioj kaj butikoj. Ĝi havas leĝeran guston de tipo Pilsen. Boteloj estas malhelbrunaj. La malhela koloro de boteloj celas ŝirmi bieron kontraŭ tropika suno de Madagaskaro.

Eksporta versio de THB estas vendata en ladskatoloj de 33 cl. Ladskatola formato okupas malpli grandan lokon en kontenero, kio estas pli bone adaptita al eksportado. THB estas eksportata al Reunio, Majoto, Maŭricio kaj Komoroj.

La plej vendata biero estas THB Pilsener. Ankaŭ ekzistas THB Lite. THB Lite ne estas trinkaĵo kun malaltaj kalorioj, sed biero kun malgranda alkohola kvanto (1%). Fine, la bierfarejo enmarketigis THB Fresh, kiu estas biero miksita kun limonado, kun malpli ol 1% da alkoholo.

La biero sponsoras la futbalan 1-an ligon de ĉampionoj en Madagaskaro, la "THB Ligue des Champions".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti