Threskiornis estas genro de ibisoj, nome vadbirdoj de la familio Treskiornitedoj. Ili loĝas en plej varmaj partoj de la Malnova Mondo en suda Azio, Aŭstralazio kaj subsahara Afriko. Tiu estas la tipa genro de la familio Treskiornitedoj, al kiu havigas nomon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaj ibisoj
Aŭstralia blanka ibiso, Haveno Darling, Sidnejo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Subfamilio: Treskiornitenoj Threskiornithinae
Genro: Threskiornis
Genroj de subdivizioj

T. aethiopicus
T. bernieri
T. melanocephalus
T. molucca
T. solitarius
T. spinicollis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili estas koloniaj reproduktuloj, kiu konstruas neston el bastonetoj en arbo aŭ arbusto; la ino demetas 2-4 ovojn. Ili loĝas en humidejaj marĉoj kaj manĝas variajn fiŝojn, ranojn, krustulojn kaj insektojn.

Aspekto redakti

Plenkreskulo de Threskiornis estas tipe 75 cm longa kaj havas blankan korpan plumaron, de kie la nomo de Blankaj ibisoj. La nudaj (senplumaj) kapo, kolo kaj kruroj estas nigraj. La beko estas dika kaj kurba. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli blankecajn senkolorajn kolajn plumarojn. La Dornakola ibiso diferencas el la aliaj specioj ĉar havas malhelajn suprajn partojn (do ne estas tiom blanka ibiso), kaj estas foje lokita en la separata genro Carphibis (Jameson, 1835) kiel Carphibis spinicollis.

Specioj redakti

La formortinta Reunia ibiso T. solitarius ankaŭ apartenis al tiu genro.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Lowe, Kim W.; & Richards, Geraldine C. (1991). “Morphological variation in the Sacred Ibis Threskiornis aethiopicus superspecies cornplex”, Emu 91 (1), p. 41–45.