Thubten Ĉodron

usona budhista abatino

Thubten Ĉodron (德林 — De Lin, naskiĝis Cheryl GREENE), estas usona monaĥino de tibeta budhismo, aŭtoro, instruisto kaj la fondinto kaj abatino de la Abatejo Sravasti, la nura monaĥejo por trejnado en tibeta budhismo al okcidentaj gemonaĥoj de Usono.[1] Ĉodron estas centra famulo en la reinstalo de la ordino bikŝua (tib. Gelongma) por virinoj.

Thubten Ĉodron
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1950 (1950-09-18) (73-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
Okupo
Okupo bikŝuino
vdr

Ŝi estas studento de la 14a Dalajlamao, Tsenzhab Serkong Rinpoĉe, Lama Thubten Yeŝe, Thubten Zopa Rinpoĉe kaj aliaj Tibetaj mastroj. Ŝi eldonis multajn librojn pri budhismaj filozofio kaj meditado kaj nuntempe estas kunaŭtoro kun la Dalajlamao de plurvoluma serio de instruadoj laŭ la budhisma vojo, titolata La Biblioteko de Saĝeco kaj Kompato.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti