Tiberiada hebrea prononco

formo de hebrea lingvo, liturgie uzata de la Judoj de Judio dum la 8-a – 10-a jarcentoj; la prononco de la Masora Teksto de la Hebrea Biblio estas markita laŭ tiu formo

La tiberiada hebrea estas la laŭkanona prononco de la Hebrea Biblio aŭ Tanaĥo, skribita de masoretaj kleruloj, kiuj vivis en la juda komunumo de Tiberiado en antikva Galileo ĉ. 750-950 k.e. sub la Abasida Kaliflando. Ili skribis forme de la tiberiada vokalizo, uzante kromsignojn skribitajn sub la hebreaj leteroj: vokalsignojn kaj konsonantajn diakritojn (nekudot) kaj la tiel nomatajn akcentojn (du rilatajn sistemojn de intonaciaj signoj).[1] Ĉi tiuj kune kun la marĝenaj notoj masora magna kaj masora parva konsistigas la tiberiadan aparaton.

Teksto el la Kodekso de Halepo, Jehoŝua 1:1

Kvankam la skribaj vokaloj kaj akcentoj iĝis uzataj ĉirkaŭ 750 k.e., la buŝa tradicio reflektata de ili estas multjarcente pli malnova, kun antikvaj radikoj.

Fonologio redakti

Konsonantoj redakti

La tiberiada hebrea havas 29 konsonantajn fonemojn, reprezentitajn per 22 literoj. La sin-punkto distingas inter la du valoroj de ש, kun maldekstra punkto (שׂ) prononcata same kiel la litero sameĥ. La literoj בגדכפת (begadkefat) havas po du valorojn: plozivon kaj frotsonon.

Tiberiad-hebreaj konsonantaj fonemoj
Labialo Dentalo Dental-alveolaro Palatalo Velaro Uvularo Faringalo Glotalo
normala emfaza
Nazalo [m] [n]
Plozivo senvoĉa [p] [] [] [k] [q] [ʔ]
voĉa [b] [] [g]
Frotsono senvoĉa [f] [θ] [] [] [ʃ] [x] [ħ] [h]
voĉa [v] [ð] [] [ɣ] [ʕ]
Trilo [r] [ʀ]
Alproksimiĝo [w] [l] [j]

Vokaloj redakti

 
Tiu vokala diagramo montras ĝeneralan ideon pri la vokala spaco de la tiberiada hebrea. Ĝi ne celas esti preciza mapo de la langaj pozicioj, kio estus neebla pro tio, ke ne restas denaskaj parolantoj de la tiberiada hebrea.
Tiberiad-hebreaj fonemaj vokaloj[2]
Antaŭaj Malantaŭaj
Malvastaj [i] [u]
Malvast-mezvastaj [e] [o]
Vast-mezvastaj [ɛ] [ɔ]
Vasta [a]
Reduktitaj [ă] [ɔ̆] ([ɛ̆])1
  1. marĝena

Ortografio redakti

litero א ב ג ד ה ו ז ח ט י כ/ך ל מ/ם נ/ן ס ע פ/ף צ/ץ ק ר ש ת
transliterumo ʾ b/v g/gh d/dh h w z y k/kh l m n s ʿ p/f q r š, ś t/th
prononco (moderna) [ʔ] [b]
[v]
[ɡ] [d] [h] [v] [z] [χ] [t] [j] [k]
[χ]
[l] [m] [n] [s] [ʔ] [p]
[f]
[ts] [k] [ʁ] [ʃ]
[s]
[t]
prononco (jemena) [ʔ] [b]
[v]
[]
[ɣ]
[d]
[ð]
[h] [w] [z] [ħ] [] [j] [k]
[x]
[l] [m] [n] [s] [ʕ] [p]
[f]
[] [g] [r] [ʃ]
[s]
[t]
[θ]
prononco (tiberiada) [ʔ] [b]
[v]
[ɡ]
[ɣ]
[d]
[ð]
[h] [w] [z] [ħ] [] [j] [k]
[x]
[l] [m] [n] [s] [ʕ] [p]
[f]
[] [q] [ʀ]
[r]
[ʃ]
[s]
[t]
[θ]
vokalo kun ב בַ בֶ בֵ בִ בָ בֹ בֻ בוּ
naomo pataĥ segol cere hirik kamac holam kubuc ŝuruk
prononco /a/ /ɛ/ /e/ /i/ /ɔ/ /o/ /u/
vokalo kun ב בַא
בַה
בֶא
בֶה
בֶי
בֵא
בֵה
בֵי
בִי
בִא
בָא
בָה
בֹא
בֹה
בוֹ
בוּא
בוּה
nomo pataĥ male segol male cere male hirik male kamatz male holam male ŝuruk male
prononco /a/ /ɛ/ /e/ /i/ /ɔ/ /o/ /u/
vokalo kun א אְ אֲ אֱ אֳ
nomo ŝva hataf patah hataf segol hataf kamac
prononco /ă/, ⌀ /ă/ /ɛ̆/ /ɔ̆/
vokalo בּ בֿ הּ שׁ שׂ
nomo dagheŝ rafe mapik ŝin-punkto sin-punkto
prononco Duobligo de konsonanto /Cː/, aŭ la ploziva prononco de la konsonantoj בגדכפ״ת Frotsona prononco de la kosnonantoj בגדכפ״ת (ĝia uzo estas opcia) /h/, estante la fina litero de vorto /ʃ/ /s/

Referencoj redakti