Tibor DÉRY [dEri], hungare Déry Tibor estis hungara verkisto.

Tibor Déry
Persona informo
Déry Tibor
Naskiĝo 18-an de oktobro 1894 (1894-10-18)
en Budapeŝto
Morto 18-an de aŭgusto 1977 (1977-08-18) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungarahispanaitalafrancagermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Paula Oravecz vd
Profesio
Okupo tradukistoĵurnalistoverkisto • poeto • scenaristodramaturgo vd
Aktiva dum 1917– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo pri Tibor Déry en Budapeŝto

Li naskiĝis la 18-an de oktobro 1894 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Li naskiĝis en burĝa familio, li finlernis la komercistan akademion kaj poste lernis lingvistikon en St. Gallen. Li debutis, kiel verkisto en 1917 kaj li verkis ankaŭ novelojn kaj poemojn, kelkaj el ili aperis en Nyugat. Post la 1-a mondmilito li aliĝis al la komunistoj. En 1920 li edziĝis kaj migris al Vieno, kaj poste al aliaj urboj. En 1926 li verkis avangardan romanon Az óriáscsecsemő (La grandega bebo) en Perugia. Poste li hejmenvenis kaj eksedziĝis. En 1934 li partoprenis en ribelo en Vieno.

Post la 2-a mondmilito li denove edziĝis kaj denove aliĝis al la komunistoj. Liaj verkoj ofte aperis, la teatroj prezentis liajn dramojn. En 1955 li jam triafoje estis edzo. En la sekva jaro li estis apoganto de la revolucio, tial li estis kondamnita por 9 jaroj, sed li ricevis amnestion en 1961. Post 2 jaroj liaj noveloj jam estis legeblaj. En 1948 li ricevis premion Kossuth, post jardekoj oni fondis premion Déry.

Verkoj (elekto) redakti

  • Lia 1917
  • A befejezetlen mondat (La nefinita frazo), 1947
  • Tükör (Spegulo), teatraĵo, 1947
  • Itthon (Hejme), 1948
  • Ló meg az öregasszony (Ĉevalo kaj la maljunulino), 1955
  • Szerelem, (baldaŭe oni faris el tio sukcesan filmon) 1956
  • Képzelt riport egy amerikai pop-fesztiválról (Imagita riporto pri usona festivalo) (baldaŭe oni faris el tio sukcesan [muzikan teatraĵon) 1971

En Esperanto aperis redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio