Tibor Fajth [fajt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fajth Tibor estis hungara juristo, oficisto, operejestro. Lia familia nomvarianto estis Faith.

Tibor Fajth
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1909 (1909-12-21)
en Kiskunhalas
Morto 13-an de majo 1975 (1975-05-13) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Nemzeti Zenede • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biografo • advokatokomponisto
vdr

Tibor Fajth[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1909 en Kiskunhalas, li mortis la 13-an de majo 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Fajth akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, inter 1934 kaj 1945 li estis ŝtata oficisto. Dum la studentaj jaroj li studis ankaŭ muzikon en nacia muzikejo, kie lia majstro estis László Lajtha. Depost 1945 li havis diversajn postenojn, ekde 1956 en la ministerio. Inter 1958 kaj 1962 li estis direktoro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li promesis pli malaltajn elspezojn, kiu ne sukcesis, tial li estis forigita. Ĝis la emeritiĝo li laboris plu en Nacia Banko (Budapeŝto). Ekde 1958 li verkis vojaĝlibrojn kaj muzikistajn biografiajn romanojn.

Liaj libroj redakti

  • Giacomo Puccini (1958, kunaŭtoro)
  • Gioachino Rossini (1962)
  • Itália (1964, kunaŭtoro)
  • Körutazás Svájcban (1967)
  • Velence (1970)
  • Svájc (1973)
  • Athén (1975, kunaŭtoro)
  • Fejedelmek lantosa (1976)

Fontoj redakti

Referencoj redakti