Tibor Kálmán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kálmán Tibor estis hungardevena usona grafikisto, redaktoro. Lia familia nomvarianto estis Kalman.

Tibor Kálmán
Persona informo
Naskonomo Kálmán Tibor
Naskiĝo 6-an de julio 1949 (1949-07-06)
en Budapeŝto
Morto 2-an de majo 1999 (1999-05-02) (49-jaraĝa)
en Porto-Riko
Lingvoj angla
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato de Novjorko
Okupo
Okupo grafikisto • dezajnisto
Verkoj Colors
vdr

Tibor Kálmán [1] naskiĝis la 6-an de julio 1949 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de majo 1999 en Porto-Riko.

Biografio redakti

La familio Kálmán disidis post falo de la Hungara revolucio de 1956 al Usono. Ili vivis en urbeto apud Novjorko. Tibor Kálmán studis en universitato ĵurnalismon nur jaron. En la 1970-aj jaroj li eklaboris en malgranda librovendejo, kiu poste iĝis "Barnes & Noble". Post jaroj li iĝis fasonisto de la librovendejoj, ja en 1978 la firmao havis 51 librovendejojn. En la sekva jaro li establis kun kelkaj kolegoj komunan firmaon pri fasonado. Apartenis al la klientoj ekzemple Talking Heads. Li kreis novtipajn reklamojn. En 1981 li edziĝis. En 1990 li estis nomumita ĉefredaktoro de revuo "Colors". Inter 1993-1995 li faris la redaktajn laborojn en Romo. Temoj de la revuo estis multkulturismo kaj tutmondiĝo. Li kreis aŭdacajn desegnaĵojn, ekzemple la papo kaj Elizabeto la 2-a (Britio) kiel negroj. Pro malsano Kalman reiris al Novjorko, kie li laboris ankoraŭ kelkajn jarojn.

Ekspozicio redakti

Lia libro redakti

  • Perverz optimista (membiografio, 1999)

Fontoj redakti

Referencoj redakti