Tibor Méray
Tibor Méray [mErai], hungare Méray Tibor estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Tibor Méray | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Tibor Méray | |||||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1924 en Budapeŝto | ||||
Morto | 12-an de novembro 2020 (96-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | latina • franca • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Katolika Universitato Pázmány Péter vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • scenaristo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tibor Méray naskiĝis la 6-an de aprilo 1924 en Budapeŝto kaj mortis la 12-an de novembro 2020 en Parizo.
Biografio redakti
Tibor Méray frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li aliĝis al la komunistoj kaj redaktis gravan ĵurnalon kaj aliajn revuojn. Li apartenis al politika rondo de Imre Nagy, tial post la revolucio en 1956 li rifuĝis al Parizo kun sia familio. Tie li redaktis diversajn periodaĵojn de la hungaroj, sed liaj skribaĵoj aperis ekzemple en Le Monde. Li ricevis premion Kossuth en 1953, inter 1951-2009 ankaŭ aliajn premiojn.