Tibor Polgár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Polgár Tibor estis hungara komponisto, dirigento, framasono [1], [2]. Lia edzino estis Ilona Nagykovácsi.

Tibor Polgár
Persona informo
Naskonomo Polgár Tibor
Naskiĝo la  11-an de marto 1907(nun 1907-03-11)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 27-an de aŭgusto 1993
en Kanado Toronto (Kanado)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioKanado
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Nemzeti Zenede • Muzikakademio Franz Liszt • Madách Imre High School
Familio
Edz(in)o Ilona Nagykovácsi
Okupo
Okupo dirigentokomponistopianisto • filmkomponisto
vdr

Tibor Polgár [3] naskiĝis la 11-an de marto 1907 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de aŭgusto 1993 en Montrealo (Kanado) (laŭ alia fonto en Toronto).

Biografio redakti

Tibor Polgár devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis estetikon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, paralele komponadon kaj pianoludon en Muzikakademio Franz Liszt. Liaj ĉefaj muzikaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Albert Siklós. Post fondiĝo de la Hungara Radio li tuj ricevis statuson kiel pianisto, poste ankaŭ dirigento, fine li estis arta gvidanto (1949–1950). En 1929 li ŝanĝis al religion al kalvinismo. En la 1930-aj jaroj li estis ankaŭ dirigento de Nacia Teatro (Budapeŝto), krome li ofte ricevis muzikajn taskojn en produktado de filmoj. Dum la nazia erao Ilona Nagykovácsi kaŝigis lin, en 1947 ili geedziĝis. Inter 1958–1961 li estis muzika gvidanto de Teatro Jókai. En la fruaj 1960-aj jaroj li kun sia edzino disidis al Okcidenta Germanio, baldaŭ ili vivis en Toronto. En 1969 ili ricevis kanadajn ŝtatanecojn. Inter 1966 kaj 1975 li instruis en la Universitato de Toronto, sed li havis ankaŭ plurajn komisionojn en Kanado.

Li ricevis premiojn en 1952 kaj 1953.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Florentin kalap (1948)
  • A kérők (1955)

Elektitaj filmaj muzikoj redakti

Sola filmrolo redakti

  • Don Juan legutolsó kalandja (1958) - opera dirigento

Fontoj redakti