Tibor Sárai
Tibor SÁRAI [ŝArai], hungare Sárai Tibor estis hungara komponisto, instruisto kaj profesoro.
Tibor Sárai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1919 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de majo 1995 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | komponisto • universitata instruisto • violonisto |
Tibor Sárai naskiĝis la 10-an de majo 1919 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de majo 1995 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Tibor Sárai frekventis muzikakademion pri violono en Budapeŝto inter 1938-1942, dume li lernis ankaŭ komponadon de Pál Kadosa. Poste li havis diversajn postenojn, ekzemple en Hungara Radio. Inter 1953-1959 li instruis en muzika faklernejo, poste en la akademio. Li emeritiĝis en 1980. Li ricevis premion Kossuth en 1975, pli frue kaj poste po unu premiojn.
Liaj komponaĵoj (elekto) redakti
- oratorio
- 3 kantatoj
- simfonio
- 3 violonaĵoj por kvartetoj
- diversaj komponaĵoj por violonoj, pianoj, flutoj, ktp
Li verkis faklibron A cseh zene története (Historio de la ĉeĥa muziko), 1959
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio
- hungarlingva biografio kun foto