Tibor Toncz
Tibor Toncz [tonc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toncz Tibor estis hungara karikaturisto, afiŝisto, ilustristo.
Tibor Toncz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Toncz Tibor László |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de novembro 1979 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto • karikaturisto • grafikartisto • ilustristo |
Tibor Toncz [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de novembro 1979 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Tibor Toncz studis pentradon en Kolozsvár, poste desegnadon en Reĝa Industriarta Lernejo de Budapeŝto. Post siaj studoj li ilustris librojn, desegnis reklamojn, tamen liaj karikaturoj faris lin tutlande konataj. Li laboris al pluraj konataj gazetoj (Vasárnapi Újság (1935–1939), Tolnai Világlapja (1925-1944), Ludas Matyi (1948-), Népszava (1958)). En la jardeko de 1940 li desegnis multajn teatrajn afiŝojn kaj li ankaŭ estis teatra dekoraciisto. En 1945 li ankaŭ desegnis politikajn afiŝojn. En la 1950-aj jaroj Toncz desegnis plejparte turismajn afiŝojn. En 1956 li studvojaĝis al Ĉinio. Li ricevis 3 premiojn en la jaroj 1955 kaj 1956.
Liaj libroj redakti
- Hat hét Kínában (1956)
- A békéért (1959)
- Paprika (1959)
Elektitaj ilustraĵoj redakti
- Ha felszáll a köd (1958)
- A Földrengések szigete (1958)
- A Ceresz fogjai
- Zsebek és emberek
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- anglalingva biografio[rompita ligilo]