La Tigroŝarko, Galeocerdo cuvier, estas specio de la fiŝoj de la familio Karĉarinedoj (aŭ Karkarinedoj) kaj la nura membro de la genro Galeocerdo. Komune konata kiel "martigro," tiu Tigroŝarko estas relative granda predanto, kapabla atingi longon de ĉirkaŭ 5 m. Ĝi troviĝas en multaj tropikaj kaj moderklimataj akvoj, kaj estas ĉefe abunda ĉirkaŭ insuloj de centra Pacifiko. Ties nomo derivss el malhela strieco sub ties korpo kiu similas al la bildo de tigro, kiu svagiĝas dum la ŝarko maturiĝas.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tigroŝarko
Tigroŝarko
Tigroŝarko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Klaso: Kartilagaj fiŝoj Chondrichthyes
Subklaso: Elasmobrankuloj Elasmobranchii
Superordo: Ŝarko Selachimorpha

Tigroŝarko Galeocerdo cuvier

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tigroŝarko estas solema, ĉefe noktema ĉasanto, kaj elstaras ĉar havas la plej larĝan manĝogamon el ĉiuj ŝarkoj, kaj konsumas varion de predoj game el krustuloj, fiŝoj, fokoj, birdoj, kalmaroj, testudoj, kaj marserpentoj al delfenoj kaj eĉ aliaj pli malgrandaj ŝarkoj. Oni scias, ke la Tigroŝarko manĝas nemanĝeblaj homfaritajn objektojn kiuj restas en sia stomako, kaj ĝi havas reputacion de "rubomanĝanto".[1] La Tigroŝarko estas konsiderata preskaŭ minacataj pro sen-naĝiligo kaj fiŝkaptado, ambaŭ fare de homoj.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ritter, Erich K. (15a Decembro 1999). "Fact Sheet: Tiger Sharks". Shark Info. Konsultita Julio 2011.
  2. iucn

Eksteraj ligiloj redakti