Tikuna lingvo

Tikuna aŭ alilingve literumita Ticuna, estas lingvo sufiĉe vivplena kun proksimume 42 000 parolantoj en Brazilo, Peruo kaj Kolombio. Ĝi estas la indiĝena lingvo de la tikuna popolo. Tikuna estas ĝenerale klasifikita kiel senparenca, izola lingvo, sed ĝi povus esti ligita al la malaperinta juria lingvo (vidu Tïcuna-Yuri). Ĝi estas tona lingvo kaj sekve la signifo de vortoj kun la samaj fonemoj povas ege varii simple ŝanĝante la uzatan tonon por prononci ilin. Tonoj oni indikas per ĉapelitaj literoj, se entute oni indikas ilin.

Tikuna lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Ticuna–Yuri
Parolantoj 61 000
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 tca
  Glottolog ticu1245
Angla nomo Ticuna
Franca nomo ticuna
vdr
Tikuna lingvo.

Morfologie la tikuna estas juste izola lingvo, kiu signifas ke plejparto de ĝiaj vortoj konsistas el nur unu morfemo. Tamen, la tikunaj vortoj kutime havas pli ol unu silabon, malsaman de tiu en aliaj izolaj lingvoj, kiel la vjetnama.

Tïkuna estas ankaŭ konata alilingve kiel Magta, Maguta, Tucuna kaj Tukna.

Socilingvista situacio redakti

Brazilo redakti

Edukado en la tukana ne estas privilegio, sed parto de pli larĝa projekto kreita de la brazila registaro por provizi ĉiujn gravajn malplimultojn kun edukado en ilia propra lingvo.

Peruo redakti

Tikunanoj en Peruo havis indiĝenan lingvan edukadon almenaŭ ekde la 1960aj jaroj. Ili uzas skriban sistemon kiu estis, ŝajne, la bazo por la evoluado de ĝia brazila skribsistemo. Tamen, multe de la literaturo havebla al peruaj tikunanoj konsistas el normaj lernolibroj.

Kolombio redakti

Kolombiaj tikunanoj estas instruataj en la hispana, se ili havas aliron al lernejo entute.  

Legokapablo redakti

Por uzo en la tikunaj lernejoj, ambaŭ en Brazilo kaj Peruo, oni eldonas ĉiujare dekduon da libroj en tiu ĉi lingvo, Tiuj libroj utiligas speciale elpensitan fonetikan skribsistemon surbaze de konvencioj similaj al tiuj trovitaj en la portugala (esceptoj : K anstataŭ C kaj la letero Ñ anstataŭ NH) anstataŭ la pli kompleksa scienca signaro trovita ekzemple ĉe la Lingva Muzeo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti